MONATO

BIOLOGIO

Vivisekcio de polenero

La neimageblaj ebloj de la flava florpolvo

Kio estas poleno? Ĝi estas fekundiga polvo de floroj, kiu rolas kiel planta spermo. Fakte la poleneroj estas la plej multenombraj el la spermatozooj sur nia planedo.

Ekde antaŭ 280 milionoj da jaroj la poleneroj invadis la tersurfacon. Ili kapablas grupiĝi ĝis po 27 000 en kvadrata centimetro.

La ĉefa celo de la poleno estas fekundigi la inajn flororganojn. Dancante kvazaŭ erotikan baleton orkestritan de bestoj (90 %), de la vento aŭ akvo (10 %), ĝi diligentas por atingi la stigmon.

Krom tiu baza funkcio, la poleno ludas ankaŭ aliajn rolojn. Pro tio ĝi altgrade interesas vastan gamon de fakuloj, kiel geologoj, biologoj, medicinistoj, arkeologoj, terkultivistoj, eĉ policistoj, al kiuj ĝi helpas solvi delikatajn enketojn.

Kial oni montras tiom da entuziasmo pri globeto, kies diametro ne superas 200 mikronojn? (Unu mikrono estas milono de milimetro.) Tute simple ĉar la poleneroj posedas unikajn proprecojn.

Fakte, oni prave diras, ke la polenero korespondas specife al "fingrospuro" de la planto, ĉar ĉiu plantspecio produktas polenon rekoneblan laŭ ĝia dimensio, ĝia formo kaj laŭ la ornamado de ĝia interna parieto.

Tial, zorga observado de la polenero nepre informas pri la planto, kiu produktis ĝin, kaj sekve pri la loko, kie ĝi estis eligita, ĉar la plantoj ĝenerale kreskas laŭ difinitaj ekologiaj kondiĉoj. Pro tio policistoj uzas polenon kiel fidindan informanton. Ekzemple, ekzameninte polenerojn en terpecetoj gluitaj al boto, ekspertoj de kriminala polico kapablas akurate precizigi la irvojon de viktimo kaj retrovi la lokon, kie la murdo okazis.

Laŭ la sama principo, la ŝtatkontrolistoj pri konsumado analizas la polenon en la mielpotoj, por kontroli la kvaliton de tiu produkto. Per tio ili sukcesas senmaskigi fraŭdantojn, kiuj vendas malmultekostan mielon "el ĉiaj floroj" sub la nomo de multekosta "mielo de timiano".

En Francio laŭ la esploristoj de Nacia Centro pri Scienca Esplorado (franclingve CNRS) la nombro de fruktoj rekte dependas de la nombro de fekundaj floroj. Deirante de tiu principo, ili antaŭvidas la produktadon de vinberoj laŭ la kvanto de eligita poleno. Tiu prognozo, bazita sur donitaĵoj kolektitaj dum 10 jaroj, havas erarmarĝenon malpli grandan ol 5 %, sed oni devas tamen kalkuli ankaŭ pri la veterkondiĉoj.

La ekstraktado de poleno entenata en tre malnovaj glaciaj tavoloj ebligas priskribi la flaŭron, la klimaton kaj la vivkondiĉojn de la prahistoriaj homoj.

Usonaj esploristoj specialiĝis pri la polenoj trovitaj en la maloftaj fosiliaj fekaĵoj de niaj prauloj, por eltrovi ilian ŝatatajn nutraĵojn.

Skipo de la pariza Muzeo de l' Homo sukcesis analizi la konduton de la homo de Neandertalo fronte al la morto. Ekzemple, en Irako antaŭ 50 000 jaroj oni jam honoris mortintojn per florbukedoj.

Danke al la poleno oni ankaŭ povas studi la homajn migradojn. Tiel oni malkovris, ke la lancforma plantago estis nekonata en Ameriko ĝis la alveno de la koloniistoj, kiuj alportis ĝin en siaj pakaĵoj. Pro tio la indianoj nomis tiun planton la "spuro de la blankuloj".

Ĉar la poleno jam ebligas dati grundojn, oni povas selekti tiujn, kiuj entenas petrolon kaj ankaŭ lokalizi petroltavolojn. Pro tio la petrolfirmoj ELF kaj TOTAL posedas propran esplorlaboratorion pri poleno.

Magra je akvo, la poleno senfine konserviĝas. Tio ege utilas por protekti la vegetalan biodiversecon. Oni liofilizas ĝin, t.e. samtempe malsekigas kaj malvarmigas ĝin je minus 60o C. Poste oni konservas ĝin je malalta temperaturo kaj ĝi tamen gardas sian fekundecon. Fakte, oni liofilizas la polenon por konservi ĝin en "Polena Banko", ĉar la botanikistoj asertas, ke post 50 jaroj 60 000 plantspecioj estos malaperintaj; jam nuntempe ĉiutage malaperas 2 specioj de plantoj.

En Francio la eksperimentejo pri palinologio – la scienco pri la poleno – de Nacia Muzeo pri Naturhistorio kreis sian propran bankon en 1983, kie oni konservas la polenojn de 250 plantspecioj, ĉar la poleno interesas ankaŭ agronomojn, por plibonigi la rikoltojn.

La poleno rolas ankaŭ kiel magneto kaj sukcese kaptas mineralajn molekulojn (plumbo, zinko, ...), kiuj estas en suspensio en la aero kaj informas pri la atmosfera poluado. Ekzemple, en Svedio oni kolektis polenerojn de betuloj, kiuj kreskas en la ĉirkaŭaĵo de Stokholmo, kaj metis ilin en strategiaj lokoj de la urbo. Post kelka tempo oni konstatis, ke la poleneroj estas ĉiuj profunde difektitaj.

Finfine, eventuale eblas per poleno malsentivigi suferantojn de fojnofebro. Sed tio estas malfacila afero, ĉar oni devus fabriki alergenojn por ĉiu polenspecio. Nuntempe en Parizo oni enspiras 10 000 polenerojn en ĉiu kuba metro da aero!

Robert ROZE


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:49:05