MONATO

TITO

Voĉo de hieraŭ – hodiaŭ

Dek sep jarojn post la morto de Josip Broz Tito, dumviva prezidanto de la Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio, la mortinto, danke al moderna teĥnologio, ankoraŭ “vivas”.

Jam dum tri jaroj Josip Broz havas sian paĝon en Interreto. Foliumantoj de la reto povas aŭdi lian voĉon kaj ankaŭ kantojn pri li. Videblas ankaŭ fotoj pri lia junaĝo, antaŭmilita kaj milita periodoj, renkontiĝoj kun mondaj ŝtatestroj kaj politikistoj, kaj pri la privata vivo.

Uzantoj de Interreto ankaŭ skribas leterojn al Tito. “Mi kontentas, ke Tito trovis sian lokon en Interreto” aŭ “Kara kamarado Stari (kromnomo de Tito), revenu kaj helpu nin. Vi havis ŝlosilon por ĉiu pordo”. Mesaĝoj legiĝas serbe, kroate, makedone, slovene aŭ angle. La elektronikajn paĝojn pri Tito ĉefe vizitas eksjugoslavoj nun loĝantaj en Svedio, Germanio, Argentino kaj Kanado. El eksa Jugoslavio la plej aktivaj estas interretanoj el Slovenio kaj Kroatio.

Josip Broz Tito, kontraŭfaŝisto, komunisto kaj monda politikisto, restas granda mistero. Pri li jam skribiĝis multo, sed ankoraŭ mankas seriozaj analizoj. Neesplorata afero koncernas Esperanton, kiun Tito laŭdire parolis. Dum vizito mia en 1994 al Bulgario mi renkontis iun, kiu vizitis la prezidenton, kiam Beogrado gastigis Universalan Kongreson. Mia kunparolanto asertis, ke li parolis Esperante kun Tito.

Renato PETROVIĈ


Indekso
Lasta adapto: 11 januaro 2000