MONATO

REAGO

Internet ne (tiom) malbonas

Legantoj de MONATO kiuj ne konas Interreton povas kredi ke ĝi estas “informruba maŝino” (Stefan Maul, MONATO 2/97) aŭ “informaĉmaŝino” (Pejno Simono, MONATO 4/97). Pejno ne mencias de kiam li uzas Interreton, sed Maul ja konfesas ke li mem ne havas propran sperton pri la reto. Mi mem, kiu aktive uzas Interreton jam pli ol kvin jarojn, havas tute alian sperton ol la du senkompataj malamikoj de Interreto. Permesu ke mi respondu iliajn kritikojn.

Unue pri sekureco: mian personan komputilon neniam trafis viruso, kvankam mi sendis kaj ricevis centojn da retpoŝtaj leteroj, bultenoj kaj cirkuleroj de post 1992, kaj havas modeman aliron al Interreto. Male, en laborejo, kie mi respondecas pri la komputiloj, mi plurfoje spertis virusojn komputilajn, kvankam la atingitaj komputiloj ne havas retan aliron! La virusoj estis alportitaj per disketoj. Nove akiritajn programojn mi ĉiam kontrolas per kontraŭvirusiloj antaŭ ol mi uzas ilin, egale ĉu mi ricevis ilin per Interreto aŭ sur disketo. Pro mia longa sperto, mi do pli malfidas nekonatajn disketojn ol konatajn Interret-adresojn. Mi plie taksas ke, por ordinara homo, la risko pri interreta viruso ne estas multe pli granda ol ricevi bombleteron per normala poŝto aŭ maldecan telefonalvokon de nekonato.

Dua kritiko kontraŭ Interreto estas malaltkvalitaj informoj. Ankaŭ pri tio la du kritikantoj troigas. La ĉefa problemo de Interreto estas ke ĝi similas grandegan bibliotekon sen bibliotekistoj. Jes, la averaĝa kvalito de informoj pli malaltas en Interreto ol en biblioteko, ĉar tro multe da amatoroj okupiĝas pri provizado de informoj en la reto. Jes, serĉita informo malfacile akireblas malgraŭ ĉiuj aŭtomataj helpiloj disponeblaj pro multeco de informhavigantoj. Mi mem ofte devis rezigni pri informo verŝajne trovebla en la reto. Sed iom post iom mi pli bone konas la interretan bibliotekon kaj ĝiajn seriozajn bretojn, t.e. retadresoj de fidindaj informhavigantoj, kiaj la gazeto Le Monde, la norvega registaro, Flandra Esperanto-Ligo, kaj multaj aliaj.

Post kvin jaroj da retumado, mi bone scias por kio la reto taŭgas (retpoŝto, serĉado de informo ĉe konata informprovizanto) kaj por kio ĝi ne bone taŭgas (serĉado de ia informo sen ideo kie trovi ĝin). Interreto estas utila aldonaĵo al jam ekzistantaj informservoj: bibliotekoj, gazetaro, radio kaj televido, paperaj kaj surdiskaj enciklopedioj, ktp. Sed same kiel ekzistas aĉaj gazetoj en Esperanto, redaktitaj de homoj kiuj nek regas la lingvon, nek aperigas legindaĵojn, same ekzistas neutilaj aŭ malaltkvalitaj servoj en Interreto. Ni ne kondamnas Esperanton pro la gazetaĉoj esperantlingvaj. Ni ankaŭ ne misjuĝu Interreton pro kelkaj (aŭ eĉ multaj) informrubaj servoj. Restas tamen multo ne nur uzebla, sed absolute uzinda.

Retpoŝte salutas

Claude ROUGET
sobra uzanto de Interreto


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:56