MONATO

INTERRETO

Esperanto en Usenet

La novaĵgrupo soc.culture.esperanto, jam ekzistinte de antaŭ 1990, baldaŭ estos oficiala novaĵgrupo de Usenet [Juznet] pro balotado, kies rezulton oni anoncis la 18an de marto. Estis 224 jesoj, 31 neoj, unu sindeteno kaj unu nevalida baloto. Tiuj nombroj ŝajnas malgrandaj, se konsideri, kiom da homoj en la mondo uzas retpoŝton, dum ĉiu ajn rajtas voĉdoni, sed similaj nombroj balotas ankaŭ pri aliaj novaĵgrupoj. De soc.culture.afghanistan ĝis soc.culture.zimbabwe ekzistas ĉirkaŭ 150 novaĵgrupoj en la subhierarkio soc.culture, dum la tuta Usenet konsistas el ĉirkaŭ 2000 novaĵgrupoj en 8 grandaj klasoj. Usenet mem estas ĉefe anglalingva, kvankam ekzistas alilingvaj anguloj kiel soc.culture.esperanto. La alilingvaj novaĵgrupoj, kies nomoj komenciĝas pri lingvokodo, kiel ekzemple "de" aŭ "fr", ne estas parto de Usenet.

Por soc.culture.esperanto la avantaĝo esti en Usenet estas, ke la grupo preskaŭ aŭtomate aperos ĉe multaj novaĵserviloj en la mondo.

Edmund GRIMLEY EVANS


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:47