MONATO

BRITIO

Ŝipo de la pasinteco

En la 19a jarcento Britio rezignis pri siaj t.n. prizon-ŝipoj: la kondiĉoj inter la ferdekoj de la hom- kaj rat-plenaj iamaj militŝipoj tiel aĉis, ke eĉ viktorianoj – neniel notindaj pro sia sentemo – postulis, ke tia nehumana, sendigna enkarcerigo ĉesu. Dum la 20a jarcento la malliberuloj en Britio puniĝis en prizonoj kiuj, kvankam spartaj, neniam egalis al la barbareco de la prizon-ŝipaĉoj.

Tamen: aliaj tempoj, aliaj moroj. La brita registaro, konservativa kaj dekstrema, spite al la opinioj de juĝistoj, ĉef-policistoj kaj prizon-estroj, jam de jaroj konvinkiĝas pri la sukceso de enkarcerigo por reformi krimulojn. En la lastaj kvin jaroj la nombro de malliberuloj en Britio altiĝis je 20 000 – kredeble pli ol en komparaj eŭropaj ŝtatoj. Ĉiusemajne enprizoniĝas pliaj 350 kondamnitoj ... kaj la britaj ĉeloj krevas. Kie iam loĝis unu malliberulo, nun loĝas du, tri, eĉ kvar. Antaŭ kelkaj jaroj ribelis enkarcerigitoj, protestante kontraŭ spaco-manko, kaj duondetruis sian prizonon kaŭzante damaĝojn de 80 milionoj da britaj pundoj. Antaŭvideblas pliaj tiaj krizoj.

Kunpremiteco

Por iomete mildigi la kunpremitecon en britaj prizonoj, la registaro anoncis programon por konstruigi pliajn – privatajn, ne-ŝtatajn – prizonojn. Sed la novaj prizonoj ne funkcios ĝis post kelkaj jaroj, kaj por provizore solvi akutan problemon la registaro turnis sin al 19-jarcenta rimedo: prizon-ŝipo.

La flosanta ĉelaro, ekipita per i.a. kapelo kaj sportejo, kaj kiu 'gastigos' 500 kondamnitojn, akiriĝis kontraŭ kvar milionoj da britaj pundoj de la urbaj instancoj en Novjorko (Usono), kiuj jam rezignis pri tia solvo de la propra prizono-krizo. La britoj pagis sesoble la originan koston de la ŝipo, kaj la novjorkanoj apenaŭ kredis al sia bonŝanco, opiniante, ke se ferrubiĝus la ŝipo, ili ricevus preskaŭ nenion. Malpli jubilemaj, tamen, sentas sin la novaj apuduloj de la usona elmigrinto: loĝantoj de la sud-angla urbeto Portland timas, ke detruiĝos la turismo en la regiono pro la 19-jarcenta solvo de 20-jarcenta problemo.

Paul GUBBINS


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:42