MONATO

ZAIRIO

Kiu respondecas?

Furiozas ekde oktobro 1996 milito en la orienta parto de Zairio. Laŭ la unuaj radio-raportoj iniciatis la militon la `banyamulenge', batalante por realigi siajn imperiajn revojn. Poste la samaj radio-stacioj anoncis, ke kontraŭ prezidanto Mobutu ribelas Laŭrenco Kabila, celante liberigi la zairianojn de la nuna diktatoreco.

La `banyamulenge' – la nomo devenas de vilaĝo en la zairia provinco Sud-Kivu – celas konkeri orientan Zairion por starigi imperion Hima-Tutsio, kiu etendiĝos tra Etiopio al Burundo, Ugando, Ruando kaj Zairio. Kabila, zairiano, jam en 1970 luktis kontraŭ Mobutu; la ĉefa demando aktuala koncernas la financadon de liaj kontraŭregistaraj paŝoj.

Laŭ politikistoj en Zairio, Kabila estas subtenata de la vic-prezidanto de Ruando, Kagame; de la prezidanto de Ugando, Museveni; kaj de Usono. Sendube Kagame maltrankviliĝas pro la ĉeesto, landlime inter Zairio kaj Ruando, de rifuĝintoj, inter kiuj kaŝiĝas la antaŭa prezidanto Habyarimana, kiu minacas la nunan registaron. Same Museveni timas ribelantojn troviĝantajn landlime de Zairio kaj Ugando, kiujn apogas Mobutu. Usonanoj, kiuj subtenas kaj Museveni kaj Kagame, enmiksiĝas kredeble por bremsi la francan influon en Afriko.

Leviĝas la demando, de kie Kabila havas sufiĉe da mono por akiri armilojn kaj militi kontraŭ la zairia armeo. Plue, kial la internacia komunumo, precipe Usono, silentas kaj rifuzas ekagi por solvi la krizon? Intertempe zairianoj atendas novaĵojn de siaj gekuzoj en la oriento de la lando, kie ĉiutage mortas dekoj da senkulpuloj.

Zandandu Ntomono ZOLA/PG


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:40