MONATO

RESPUBLIKISMO

Ĉu en Britio?

Vera demokratio postulas, ke ĉiuj tenantoj de publikaj oficoj elektiĝu de la komunumo kaj ke ili respondecu al la komunumo.

Nekredeble estas, ke en Britio ĝis en la nuna epoko el nur unu familio - nun kaj eterne - venas la ŝtatestro. Plue, tiu ŝtatestro, la monarĥo, estas super la leĝo kaj nerespondeca. En monarkio homoj estas nur regatoj; en respubliko ili fariĝas civitanoj. Respubliko kreus novan komencon: Britio taŭga por la 21a jarcento, sen arĥaika klas-sistemo.

Bezonataj en Britio, kiel en aliaj modernaj ŝtatoj, estas enleĝigita konstitucio kaj deklaracio de rajtoj. Sed tiuj ne estas eblaj, dum la monarĥo posedas suverenan potencon, al kiu, eĉ fine de la 20a jarcento, ĉiuj parlamentanoj, ministroj, juĝistoj k.a. ĵuras fidelon.

La prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj povus facile anstataŭi la monarkion por konstituciaj funkcioj. Se ŝtatestro necesas por ceremonioj, oni devas tamen rajti elekti kaj maldungi tiun.

La Supera Ĉambro

Oni ŝerce diras, ke la ĉefaj avantaĝoj ĝuataj de la lordoj (membroj de la Supera Ĉambro) estas senpaga parkumejo en centra Londono kaj, due, la plej bona klubo. Sed la Supera Ĉambro estas ankaŭ valora fonto de socia sekureco por emeritaj politikistoj. Tie ili havas ĝentilan aŭdantaron, kaj ĉiuj ĉeestantoj (eĉ dum nur kelkaj minutoj) ricevas tage po 139 britajn pundojn plus vojaĝ-elspezoj.

La Supera Ĉambro pretendas revizii la leĝproponojn de la Malsupera Ĉambro, sed nur proksimume 50 lordoj serioze provas fari tion - el 1000 membroj - kaj preskaŭ tute vane. Efektive iaj ŝanĝoj faritaj de la lordoj plenumiĝas laŭ ordonoj de ministroj. Tiuj uzas la Superan Ĉambron por reverki siajn malbone verkitajn leĝprojektojn.

En la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en Britio. Espereble nova Laborista Registaro forigos la rajtojn almenaŭ de la 800 heredaj lordoj.

W.H. SIMCOCK


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:38