MONATO

KARILJONADO

Unika muziklernejo en Belgio

En 1922 estis fondita la Reĝa Kariljonlernejo “Jef Denyn” [Ĵef Denejn] en Meĥleno, Belgio. Ĝin establis la fama kariljonisto Jef Denyn, kies nomon la lernejo hodiaŭ portas. Temas pri la unua tiaspeca lernejo en la mondo, kiu ĝuas ekde sia komenco internacian renomon. Multaj kariljonistoj el diversaj landoj (i.a. el Belgio, Nederlando, Francio, Germanio, Usono, Ĉinio, Tajvano, Portugalio, Japanio, Svislando, Rusio, Ĉeĥio kaj Slovakio) studis ĉi tie. La lernejon komence gvidis Jef Denyn, poste Staf Nees, Piet van den Broeck kaj nun Jo Haazen. Ekde sia fondiĝo, la lernejo ege kontribuis al la disvolviĝo de la sonorilarto.

La Reĝa Kariljonlernejo troviĝas en la historia domo ``Het Schipke” (La Boateto). Tie troviĝas diversaj klavaroj por ekzercado, muzikbiblioteko, biblioteko kun verkoj pri historio, sonorilscienco kaj kariljonoj en beletro, antikvaj libroj kaj arkivo kun altvaloraj dokumentoj. En la “Hof van Busleyden” (Korto de Busleyden), kiu situas apud la lernejo, troviĝas ankaŭ ekzerca kariljono kaj muzeo kun altvaloraj sonoriloj, klavaroj, manuskriptoj kaj diversaj artaĵoj.

La Reĝa Kariljonlernejo apartenas al la subvenciata neŝtata instruado kun limigita instruplano je sekundara nivelo. Ĝiaj studentoj povas akiri valoran “Laŭreat-diplomon”, kaj ankaŭ virtuozan diplomon. Studentoj, kiuj havas pluajn ambiciojn, povas daŭrigi sian studadon en la Reĝa Flandra Muzikkonservatorio en Antverpeno aŭ en la Lemmens-Instituto en Loveno. Ambaŭ institutoj kunlaboras kun la Reĝa Kariljonlernejo en Meĥleno.

La studprogramo daŭras ses jarojn kaj ampleksas kariljonludadon, muzikteorion, harmonion, kontrapunkton, kariljonhistorion, sonorilsciencon, komponadon kaj kariljonaranĝadon, grupan kantadon kaj gimnastikon. En la supera nivelo la studentoj verkas tezon pri sonorilscienca aŭ historia temo.

Por ekstudi en la lernejo, la kandidato devas pasi enirekzamenon aŭ prezenti ateston pri solfeĝo kaj instrumentludado (prefere piano, orgeno aŭ klaviceno). La instruistaro konsistas el ses docentoj inkluzive la nunan direktoron, Jo Haazen.

En 1984 la Reĝa Kariljonlernejo inaŭguris sekcion en la Katolika Universitato de Loveno. Ŝia reĝina Moŝto Fabiola decidis protekti la lernejon per sia propra nomo. Iom poste la kariljonarto estis propagandata en Oriento, nome en Japanio. En 1990 ekfunkciis dua filio de la meĥlena kariljonlernejo, ĉi-foje en Instituto “Pro Musica” en Osako, Japanio. Tiu sekcio estis sub la gvido de profesoro Robert Vliegen. En septembro 1991 alia filio estis inaŭgurita en Halle, proksime al Bruselo, kaj en septembro 1992 en Roeselare, Okcident-Flandrio. La meĥlena kariljonlernejo membriĝis al Internacia Rusa Kultura Fondaĵo. Sekve de tio la unuaj rusaj studentoj ekstudis en 1992-1993.

La famo de la Reĝa Kariljonlernejo vastiĝis danke al la Internacia Konkurso Reĝino Fabiola, kiu estas organizata ĉiun kvinan jaron kaj estas konsiderata kiel la plej elstara konkurso pri kariljonarto en la mondo. Krome la lernejo organizas regule konkursojn por komponistoj kaj publikigas multajn muzikajn kaj literaturajn eldonaĵojn.

Inter la plej rimarkindaj gastoj, kiuj vizitis la kariljonlernejon en Meĥleno, estas Mstislav Rostropoviĉ, la Vienaj Kantoknaboj, la prezidanto de Hungario kaj aro da diplomatoj, politikistoj kaj diversaj kulturaj reprezentantoj.

Vere, la meĥlena sonorilarto kaj la Reĝa Kariljonlernejo “Jef Denyn” havas grandan signifon por la kultura reputacio de Belgio kaj por la disvastigo de tiu speco de sonorila arto en la mondo. Pro tio la lernejo ricevis antaŭ nelonge la titolon “Kultura Ambasadoro de Flandrio” sub la aŭspicioj de la flandra registaro.

Jo HAAZEN


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:34