MONATO

Tiu leĝo de Murphy

En la aŭgusta numero nia redaktoro sur p. 3 aludis la leĝon de Murphy; tiun naturleĝon, laŭ kiu lipa herpeto aperas samtage kiel la longe atendata eksterlanda karulo; supo trafas la puran ĉemizon, ĝuste antaŭ via publika parolado; aŭ, kiel okazis al mi antaŭ nelonge, kuira aparato paneas precize kiam oni havas pladon kuirpretan por speciale kara kaj regalinda gasto ... Mi tuj komprenas la frazon kaj la konatan fenomenon; sed demandis min, kiel internacia estas tiu sinjoro Murphy, supozeble irlandano? Nu, se li jam estas konata en Belgio ... ?

Mi aŭdis aliajn esprimojn por tiu naturleĝo, pri la emo de aĵoj kaj aferoj misiri kvazaŭ perverse: en Usono Jelly side down: se oni faligas sian buterpanon, ĝi ial premas la marmeladan flankon, ne la sekan, al la tapiŝo; angloj havas pli krudan alternativon al la leĝo de Murphy, sed klarigo eble ofendus. Kaj en diversaj landoj oni simple diras iamaniere, „Jen la vivo!” - kiel mi plurfoje aŭdis Baghy diri en Esperanto.

Scienca formulo

Oni fojfoje uzas sciencan formulon por tiu naturleĝo: „Se io povas misiri, ĝi misiros.” Mi komencis demandi min, ĉu ni povos havi ian vere internacian esperantan esprimon por io tiel tutmonde konata?

Naturleĝo de Misokazemo? La leĝo de universala misfunkciemo? La Fuŝa Faktoro? La Fiaska Faktoro? La Panea Principo?

La Akcidenta Aksiomo aŭ la Doktrino de Devigaj Disonancoj? Por tiuj, kiuj bone konas la historion de la Movado, eble la Bofronta Beno (aŭ Malbono?) Aŭ, ĉar nia verda stelo simbolas esperon kaj aliajn kvalitojn, eble La Nigrastela Neceso?

Jen kelkaj provizoraj proponoj. Sed, kiel ajn ni decidos nomi la fenomenon, restas certeco, ke de tempo al tempo la registrita letero alvenos ĝuste kiam mi estos en la bankuvo, la fridujo ĉesos fridi ĝuste kiam plena pro gastoj, kaj estas en la ĵus purigita mantelo ke vi falos ĝuste tien, kie situas grasa koto-flako.

Marjorie BOULTON

Ni povas iom senzorgigi sinjorinon Boulton. Laŭvorta traduko de „La leĝo de Murphy” ekzistas almenaŭ en la lingvoj angla, brazila, bulgara, franca, finna, germana, hungara, nederlanda, pola, portugala kaj rusa. (red.)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: februaro 2002
Valida XHTML 1.0!