MONATO

Propono por elimini la lingvokaoson en Eŭropa Unio

En artikolo titolita 'Lingvaj proceduroj en Eŭropa Unio' (Esperanto, junio 1995, p. 102-103), lingvofakulo Detlev Blanke priskribas la senesperan babelan kaoson en Eŭropa Unio. En 1995 la organizaĵo havis 15 membro-ŝtatojn devigantajn uzadojn de 11 jure samrajtaj lingvoj de la Unio: la angla, dana, finna, franca, germana, greka, hispana, itala, nederlanda, portugala kaj sveda. Ĉar ĝis nun la reprezentantoj de la 15 ŝtatoj ne montris inklinon adopti la jam pretan internacian lingvon Esperanto, mi dediĉis profundan pensadon pri alia ebla solvo, kaj elcerbigis projekton por enkonduki Esperanton, por tiel diri, en kamuflita formo, kiu neniel povos ricevi kritikojn, eĉ de la plej mallarĝmensaj naciistoj kaj lingvoŝovinistoj en la Unio.

Temas pri nova planlingvo enhavanta egalproporcie elementojn de ĉiuj jure samrajtaj lingvoj menciitaj ĉi-supre. Sur la gramatikan baz-strukturon de Esperanto mi metas vortprovizon konsistantan el morfemoj ĉerpitaj el la lingvoj uzataj en Eŭropa Unio. La sistemo estas ne nur neriproĉeble demokrata, sed ankaŭ matematike pravigebla, ĉar ĉiu lingvo kontribuas 1/11-ono de la elementoj en la propra leksiko. La etnolingvaj etimoj estas alprenitaj en la plej konvena formo kaj ricevas Esperantajn gramatikajn finaĵojn kaj afiksojn por ebligi fluan esprimadon en Eŭrosperanto kaj doni impreson de vere vivanta lingvo.

La unua provo demonstri, kiel praktike funkcias tiu lingvoamalgamo estas traduko de la Esperanta himno La Espero. Jen provizora versio de la unua strofo.

Het Hopo

Dans het verdenon komis neosa gefuhlo,
Traves het verdeno andas vahva ropo;
Mit voariloj av kevea anemo
Agora from luogo voaru den vers luogo.

Por disvastigi neformalan uzon de Eŭrosperanto, antaŭ ol ĝi estos oficiale akceptita, kelkaj entuziasmuloj jam organizis Eŭrosperantan propagandan rondon por faciligi la taskon de simpatiantoj disbategi la eŭropan babelturon. Dum siaj kunvenoj ili ĝue kaj ĝoje kantas la Eŭrosperantan himnon Het Hopo laŭ la melodio de La Espero. Ankaŭ vi povas aliĝi, parkerigante la ĉi supran tekston ... ... ... Ĉu vi estas pretaj? Bonege! Unue ĉiu enmanigu flageton de la Eŭropa Unio kaj plenigu sian glason. Komence ni ekkriu tri fojojn nian kuraĝigan sloganon. Eis! kaksi! tres!: Eŭro Spero Eŭrosperanto! Eŭro Spero Eŭrosperanto! Eŭro Spero Eŭrosperanto! Nun ĉiu stariĝu sur sia seĝo, tralavu la gorĝon kaj, vigle svingante la flagon, koruse kunkantu: Dans het verdenon komis neosa gefuhlo...

Bernard GOLDEN


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:18