MONATO

El mia vidpunkto

Malbonaj konsciencoj

Rememoroj pri datoj antaŭ 50 jaroj nuntempe abundas; plurajn datrevenojn oni jam solenis, ekzemple invadon en Normandio aŭ liberigon de la koncentrejo Auschwitz [Aŭŝvic — ni lasu la germanan nomon; ĝi simbolas pli draste ol la pola versio la tutan teruraĵon de tiu ekstermejo]. Kulmino rememora estos la 5a de majo, tiu tago, kiam antaŭ duona jarcento finfine estingiĝis la incendio, per kiu Hitler kaj liaj faŝistoj preskaŭ komplete cindrigis grandan parton de Eŭropo. Por germanoj 1945 estis unu el pluraj cezuroj, kapitulaco de la (tria kaj laŭaserte miljara) regno, nula horo kaj rekomenco; similajn cezurojn ili havis en 1914 kaj 1918 (unua mondmilito), 1933 (nazia ekregado) kaj plej laste 1990, kiam kolapsis socialisma orientgermana ŝtato.

Multaj kolapsoj

La rompoj kaj kolapsoj de tiu ĉi jarcento alportis por germanoj iom tro multajn ŝarĝojn kaj jugojn. Ili travivis ne malpli ol kvin diversajn politikajn sistemojn sole dum unu generacio, kun diktaturoj dekstregaj kaj maldekstregaj, teritoriaj disdividoj, disiga muraĉo eĉ en ĉefurbo Berlino, antaŭe nekonata ŝtata terorismo interna kaj ekstera, katastrofaj malvenkoj en du mondmilitoj, pri kiuj kulpis germanoj. Sed ili travivis kaj spertis ankaŭ tion: almenaŭ unu pacan kaj sukcesan revolucion en 1989; manifestiĝon de nacia digno la 20an de julio 1944 (atenco kontraŭ Hitler) kaj 17an de junio 1953 (ribelo kontraŭ komunisma reĝimo); elkonstruon de ĝis nun plej justa, plej sociala kaj plej demokrata ŝtata ordo kun sekva bonfarto de preskaŭ tuta la popolo.

Germanio, en fokuso de rememoroj pri la militfino antaŭ 50 jaroj, do povas rerigardi ne nur al la teruraĵoj de sia historio; sed, kompreneble, precipe la nigrajn momentojn denove elvokas historiaj rezonadoj. La germanoj devas digesti sian historion: nenion prisilenti, ne forŝovi la verojn, klopodi por rebonigo kaj pentofaro. Ili ne simple povas fari finkalkulon kaj lasi ĉion al historiaj libroj — des malpli nun, kiam ili devas digesti ankoraŭ la pasintecon de komunisma reĝimo. Certe, kolektiva kulpo ne ekzistas, sed jes estis jen la kulpo de la multaj kaj precipe la malagado de la plej multaj, kaj kontraste, la rezisto de nur malmultaj. La germanoj ne kontestu kaj fordiskutu tian kulpon.

Multaj friponoj

Tento, senkulpigi sin mem per fiagoj de aliaj, logas ankaŭ germanojn, kiuj evidente ja ne estis la solaj friponoj de l' universala historio. Ankaŭ aliaj popoloj havas siajn problemojn pri la propra historio, ankaŭ lige kun la nunaj datrevenoj de 50 jaroj. Ĉu ne britaj kaj usonaj aviadiloj neniige bombardis Dresdenon pli terure ol ĵus faris rusaj aviadiloj en la ĉeĉena ĉefurbo? Ĉu ne usonaj atombomboj falis sur japanajn urbegojn? Ĉu ne en Francio estis reĝimo, kiu kunlaboris kun germanaj okupantoj? Ĉu faŝismaj diktaturoj kaj reĝimoj ne estis ankaŭ en sudeŭropaj ŝtatoj kaj en Japanio? Ĉu ne Moskvo dum preskaŭ 50 jaroj subpremis najbarajn popolojn per komunisma jugo kaj instalis gulagojn?

Ne nur viktimoj

Sed: neniu el tiuj krimoj povas relativigi la fatalan signifon de Auschwitz aŭ forigi la fakton, ke la duan mondmiliton komencis germana armeo. Germanoj do absolute ne taŭgas por trudi al aliaj malbonan konsciencon. Kontrolado de bilanco de kulpo kaj digno de aliaj ne povas anstataŭi propran mempurigadon. Tio tamen validas por ĉiu nacio, ne nur la germana, ĉar sian specialan historian heredoŝarĝon havas ĉiu. Utilas la ekkono, ke ĉiu estas ne nur viktimo sed ĉiam ankaŭ aginto. Tia ekkono povus faciligi dialogon trans ĉiujn limojn kaj tombojn. Pordaŭra repaciĝo ne povas funkcii, se oni uzas por la propraj bonaj faroj longan memoron kaj por la fifaroj mallongan. Tiel ni ne povus atingi, ke apokalipsaj angoroj finiĝu ankoraŭ en la 20a jarcento.

Pri germanoj ĝis hodiaŭ eĉ plej rektaj kaj oficiale amikaj najbaroj havas negativan bildon, nutratan per historiaj memoroj, sed same per antaŭjuĝoj, falsaj informoj kaj opinioj, kaj per envio. Jes, la proverba germana energio rekrei riĉan landon; sed eble najbaroj ne pretervidu, ke nelaste al la nova Germanio ni dankas 50jaran stabilan pacon — la plej longan senmilitan periodon en tiu ĉi parto de Eŭropo. Ankaŭ tio apartenu al rememoro.

Stefan MAUL


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019