Klimat-skeptikulo

Miaj amikoj nomas min klimata skeptikulo. Sed ĉu vere? Mi ja kredas, ke la klimato sur nia tero ŝanĝiĝas. Mi ankaŭ kredas, ke CO2 sorbas varmoradiadon. Mi ankaŭ estas konvinkita, ke ni devas esti zorgemaj pri fosiliaj mineraloj: ili estas kompleksaj molekuloj, en kiujn la suno investis multan energion. Sed ... mi ne kredas, ke la homo kaŭzas la nunan klimatan ŝanĝiĝon.

Miaj amikoj nomas min negacianto: iu, kiu neas la evidentan realon. Ili ankoraŭ ne starigas min sur la brulŝtiparon, sed tamen rigardas min kun certa malfido, iomete kiel herezulon. La sekva teksto ne celas konverti miajn amikojn, sed nur organizi miajn proprajn ideojn kaj eventuale kompari ilin kun aliaj vidpunktoj.

La razilo de Ockham

Unue pri klimata ŝanĝiĝo. Ĉio komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 14 miliardoj da jaroj kun la „granda knalo”, la praeksplodo, iomete stranga hipotezo sed nun vaste akceptita. Antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj nia mondo jam ekzistis kaj tiam verŝajne ekestis la vivo. La surfaco de la tero estis ankoraŭ varma kaj malmola. Aperis kontinentoj, el kiuj Rodinio antaŭ ĉirkaŭ 1 miliardo da jaroj estis la unua, preskaŭ certe sekvita de aliaj.

Pangeo ekzistis antaŭ 250 milionoj da jaroj. Ĝi estis granda tera maso kun verŝajne kontinenta klimato. Pangea iom post iom disiĝis en apartajn kontinentojn. Geologo rakontis al mi, ke ekde tiam centoj, eble miloj, da klimataj ŝanĝiĝoj okazis. Glaciajn periodojn sekvis varmaj periodoj. Certe ili ĉiuj okazis sen homa interveno. Restas mirinde, ke nuntempe, kiam la ŝanĝiĝo okazas la dekmilan fojon, homoj volas atribui la kaŭzon al homoj. Pro diversaj kialoj homoj volas esti respondecaj pri eblaj katastrofoj.

En bibliaj tempoj, Jeremio kaj aliaj profetoj jam antaŭdiris katastrofojn rezultantajn el homa konduto. Ezekielo antaŭvidis la apokalipson kaj la finon de la tempo. Ĉi tiu damnita pensado daŭre vivas en diversaj religiaj sektoj. Estas farita scienca esplorado pri tiu fenomeno kaj ŝajnas, ke la familio decidas, kion oni kredas. Ankaŭ la teorio de mondvarmiĝo kaŭzita de homoj apartenas al ĉi tiu serio. Konata estas la „razilo de Ockham” (William of Ockham, 14a jarcento). Ĝi diras, ke oni ne supozu novan kaŭzon de io, se niaj spertoj instruas al ni, ke ĝi ĉiam okazis sen tiu specifa kaŭzo. Se mil klimataj ŝanĝiĝoj okazis sen homa interveno, ne utilas formuli hipotezon por la mil-kaj-unua.

Miaj amikoj diras: nun la cirkonstancoj malsamas. La teorio de antropogena varmiĝo pruviĝis, ĉar 97 % de la sciencistoj asertas tion. Ekzistas konsento inter erudiciuloj. Do laikoj kiel mi ne rajtas dubi pri tio. Sed ĉu konsento pri teorio estas konvinka pruvaĵo (pensu pri la konsento pri sorĉado)? Kaj eĉ la konsento de 97 % ne estas vera konsento, restas 3 %. Ekzistas franca esprimo pri ĉi tio: l'art de grouper les chiffres (la arto grupigi nombrojn). Krome montriĝas, ke tiu nombro 97 % venas de unu sola publikaĵo, kaj ke aliaj aŭtoroj komplete refutis ĝin.

Sed estas pli: la maniero formuli. Diri, ke 97 % de la priklimataj eldonaĵoj opinias, ke homoj ludas „rolon”, signifas, ke la aŭtoroj, kiuj diras, ke ekzistas 1 % da kontribuo al tutmonda varmiĝo, „pezas same” kiel aŭtoro, kiu parolas pri 100 %. Laŭ la nederlanda profesoro Guus Berkhout, el la 11 944 priklimataj artikoloj konsultitaj, 7930 tute ne komentis pri ĝi, kaj nur 41 vere kredis pri ĝi; 41 el 11 944 estas malpli ol duono de procento, 41 el (11 940-7930 =) 4010 estas 1 procento.1

Korelacio kontraŭ kaŭzo kaj efiko

Kredantoj diras – kaj probable tio estas ĝusta – ke la kvanto de CO2 en la atmosfero altiĝis de ĉirkaŭ 290 ppm (miliononoj) ĝis ĉirkaŭ 410 ppm kaj ke tiu kresko estas rekta sekvo de bruligado de fosiliaj brulaĵoj fare de homoj. En la informaj kampanjoj pri klimato, grafikaĵo ofte montras la temperaturon sur la tero kaj la CO2 en la aero, depende de tempo; la du linioj – fenomenoj – kuras preskaŭ perfekte paralele. La meza temperaturo sur la tero altiĝis ekde 1850 je ĉirkaŭ 1,0 grado. Por multaj, tio pruvas, ke la emisio de CO2, se ne la sola, certe estas la plej grava kaŭzo de monda varmiĝo, ĉar ekzistas forta korelacio por statistikistoj.

La koncepto de „hokebastona grafikaĵo” naskiĝis en la sama pensmaniero. En la grafikaĵo oni vidas la temperaturon kiel funkcion de tempo. La temperaturo formas la longan kruron de la hokeo-bastono. En la 1930aj jaroj ĝi altiĝis akre: la mallonga kruro de la bastono. Tio laŭdire estas pruvo, ke fosiliaj brulaĵoj kaŭzis la altiĝon de temperaturo. Venis multe da kritiko. Estus tro longe priskribi ĉi tie la korektojn kaj eĉ la manipuladon de la grafikaĵo2. La datumoj estas manipulitaj: la malgranda glaciepoko de la 16a jarcento estas forigita kaj la maltrankviligan flekson en la 1930aj jaroj helpis la statistikaj formuloj uzataj. Okazis malgrandaj skandaloj, sed la ĝenerala konkludo restis. Tamen eĉ se ĉiuj enigitaj datumoj estas ĝustaj kaj korelacio aperas, tio ne estas pruvo de kaŭzeco. La kurboj de la nombro de cikonioj en regiono kaj la naskokvanto en la sama regiono montras la saman korelacion. Krom bona korelacio devas ekzisti fidinda – prefere eksperimente pruvita – hipotezo. Antropogena varmiĝo ne havas tion.

Miaj amikoj diras: estis ĉiel klare pruvite, ke CO2 sorbas varmon kaj ke la CO2-koncentriĝo pliiĝas. Sed ekzistas ankoraŭ aliaj faktoroj. Krom „pli malgrandaj fratoj” kiel ozono kaj ridgaso (N2O) temas ankaŭ ĉefe pri metano kaj akva vaporo.

Metano 25-oble pli forte ol CO2 konservas la atmosferan varmon; ĝi pliiĝis je 150 % en la atmosfero ekde la 18a jarcento.

Akva vaporo, kiu plej forte altigas la forcejan efikon el ĉiuj, altiĝas egale tra la jaroj, kaj ĝi provokas zorgojn por la klimatologoj pro favoraj kaj malfavoraj efikoj. Favora efiko estas, ke varma aero povas enhavi pli da vaporo de akvo, sed ĝi havas la kutimon kondensiĝi en la atmosfero en nubojn, kiuj sendas la sunan varmon reen en la spacon. Nuboj kaŭzas ankaŭ precipitaĵojn, kiuj poste parte penetras en la teron. Ili povas ankaŭ reflekti sunlumon kiel neĝo. Nuban formiĝadon antaŭenigas ankaŭ fulgo-partikuloj kaj aliaj poluantoj en fumo. La pripaŝtiĝo kaj falĉado de herbejoj kaj stepoj malhelpas pluvakvon fali inter la longaj herboj post ekstrema akvofluo kaj tial multe da akvo vaporiĝas anstataŭ filtriĝi en la grundon. La ŝlosila demando restas do, kiom sentema la klimato estas al CO2-emisioj. La manko de klara respondo al ĉi tiu demando efektive signifas, ke oni ne povas konsideri ĉi tiun forcejan gason kiel la solan kulpulon, kaj ke aliaj gravaj forcejaj gasoj kiel metano kaj akva vaporo estas forgesataj.

CO2 havas diversajn fontojn – ankaŭ nia korpo kontribuas al ĝi. Ĉirkaŭ kvarono de la CO2 ellasata en la atmosferon ĉiujare estas provizore stokita en plantoj kaj alia kvarono en la oceanoj. La fakto, ke iuj CO2-fontoj mem estas klimataj, ne faciligas la problemon. Plie, eblas, ke la varmiĝo mem pliigas la CO2-koncentriĝon, kiel sugestas la cititaj datumoj pri polusa glacio. Iuj CO2-purigiloj estas ankaŭ klimatdependaj: plantoj kreskas pli bone, kiam ili ricevas pli da CO2, kaj pro pli varma printempo, falfoliaj arboj ricevas siajn grandegajn surfacajn foliojn, per kiuj ili sorbas CO2. Aliflanke, bruligi fosiliajn brulaĵojn laŭdire havas kvin- ĝis ses-oble pli grandan efikon al la pliiĝo de CO2 ol la reduktita kapablo sorbi CO2 rezulte de senarbarigo kaj malapero de aliaj naturaj areoj.

La akvo-mastrumado en nia atmosfero estas tiel kompleksa kaj ŝanĝiĝema, ke temas pri Sizifo-laboro por determini la forte ŝanĝiĝantan mezumon de akvo en la atmosfero. Bedaŭrinde la rolo de akva vaporo, la plej forta el la tri „grandaj” forcejaj gasoj, en klimata varmiĝo estas preskaŭ ignorata: interesata laiko devas diveni, kiom granda estas la ebla kontribuo. Metano respondecas pri 16 % de la totalaj emisioj de forcejaj gasoj. Tion kaŭzas la degenerado de organika materialo en oksigen-malriĉaj kondiĉoj, kiel en marĉaj grundoj, sur la fundo de fosaĵoj kaj lagetoj, kaj en la intesto de vivaĵoj – precipe remaĉuloj. Ankaŭ subtera degenerado de mortintaj plantaj radikoj estigas metanon. Krome oni diras, ke la tropika pluvarbaro produktas grandajn kvantojn da metano, kaj arbaraj incendioj liberigas metanon varmigante organikan materialon. Fine metano liberiĝas ankaŭ en karbominejoj. Ridgaso laŭdire respondecas pri 6 % de la totalaj forcejaj emisioj. Ĝin liberigas fekundigita grundo (pro sterko aŭ besto); tio koncernas malgrandajn koncentriĝojn, sed ĝi estas tre forta forceja gaso.

Komputilaj modeloj

La antaŭdiro de danĝeroj de varmiĝo baziĝas sur komputilaj modeloj. Antaŭdiro estas ege malfacila, kaj eksterpoli restas sendube problemo en ĉi tiu kampo. Estas regule farataj eraroj, kiuj poste devas esti korektataj. De 1975 ĝis 2015, laŭ la modeloj de la Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo (IPCC) la antaŭvidita averaĝa temperaturo devis esti pliiĝinta je 0,8 celsiaj gradoj, sed la reala averaĝa temperaturo pliigis je nur 0,2 gradoj. Ni eble neniam sukcesos solvi la klimatan problemon per nia normala labormaniero. Estas tro multaj variabloj. Eble artefarita intelekto (AI, memlernaj algoritmoj) povus iam fari la diferencon – kvankam la influo de akvovaporo estas ege kompleksa.

Ekzistas dekoj da komputilaj modeloj, kaj regule oni devas korekti la rezultojn. IPCC korektis sin en januaro 2019 kaj raportis, ke la varmiĝo de la 21a jarcento ne sumiĝos al pli ol 0,5oC, kaj ke antropogenaj emisioj neniam povas kaŭzi varmiĝon je 1,5oC.

Nuntempe ekzistas du mondaj vidpunktoj, faritaj per eksterpolado kaj ega simpligo de datumoj. Unue, la mondo mortanta pro sekeco, altiĝanta marnivelo kaj varmiĝo kaj la alia utopio de stabila klimato en mondo bonega por ĉiuj. Al Gore diris bone en sia prelego okaze de la akcepto de la Nobel-premio: We are what is wrong and we must make it right (Malordigis ni, kaj ni devas reordigi.)

Infanaj krucmilitoj kaj manipulado

En Belgio, kaj ne nur tie, la lernantoj de mezlernejoj strikis ĉiusemajne por pli bona klimato. Miaj amikoj ne ŝatos, kion mi diras, sed mi komparas tian agadon al la krucmilito de la infanoj en la 13a jarcento. Eĉ tiam infanoj havis vizion pri pli alta celo: liberigi la Sanktan Landon. Ekzistas dubo pri tio, kiamaniere la aferoj tiutempe okazis, sed tre verŝajne ankaŭ plenkreskuloj ĉefrolis. Tio estas formo de manipulado. Nuntempe la infanoj mem diris, ke ili ne scias, kion fari, sed ili postulas, ke politikistoj faru ion. Tamen ĉio estas relative simpla. Ili konsideras CO 2 respondeca pri la venonta katastrofo. Ili devas scii, ke ĉiu persono produktas proksimume 1 kg da CO2 ĉiutage. Per korpa ekzercado tio povas esti ĝis 40-oble pli. Ili ne praktikas maksimuman penadon dum 24 horoj, sed oni tamen povas supozi, ke ili produktas 10 kg da CO2. Do se ili postulas, ke la politikistoj devas redukti la kvanton de CO2, la politikistoj devas malpermesi la manifestaciojn kaj instigi ilin lerni biologion kaj fizikon. Kontraste al la mezepoko, ili nun ne ricevas indulgon, sed tamen la aprobon de siaj gepatroj kaj instruistoj. Kiu kulpas pri nesciado?

Estas ankaŭ alia faceto en ĉi tiu klimata histerio. Temas pri mono, multe da mono. Ne nur por novaj aparatoj, sed ankaŭ por aldonaj impostoj. Kian garantion oni havas, ke tiom da mono kontribuos al la vivkvalito de la homaro? La opinio de civitano ne gravas. La elito ŝajnigas havi la veron. Ili scias, kion fari, kaj ili diras, ke la mondo fariĝos pli bela, pli verda kaj pli sekura, se ni faros, kion ili diras. Fakte la elito diras: kara civitano, vi ne havas la kvalifikon por agi. Ĉiutage ĉirkaŭ 30 000 infanoj sub la aĝo de kvin jaroj mortas pro malsanoj, kiujn eblas bone kuraci. Kial elspezi monon por solvi hipotezon, kiu ne estis eksperimente pruvita? Ĉu tiu mono ne estus pli bone uzata en irigacio kaj vakcinado-kampanjoj? Grandaj kompanioj estas preskaŭ devigataj sekvi la histerion. La konstruado de ventoturbinoj kaj sunpaneloj donas multajn eblojn por gajni monon. Sed kiom da bono oni povus fari per tia amaso da mono, kiu nun perdiĝas al senutila organizado kaj kromaj impostoj. Kiu respondecas?

Etendi la klimatan debaton al CO2-emisioj ne estas saĝe. Klare ni devas strebi por pura aero, trinkebla akvo, sana manĝo kaj efika kaj sekura trafiko. Nun ĉio estas perdita en la malpreciza „pli bona klimato”. La nuna klimata debato estas eminente utopia. Logika rezonado sola ne sufiĉas por trovi taŭgajn solvojn. Eksperimentoj devas unue pruvi, ke la celita celo estas atingebla per la proponata agado. Historia leciono klare montras tion. Antaŭ unu jarcento pacientoj kun diabeto alfrontis problemojn. Oni ne sciis tiutempe, ke ĉe diabeto mankas la (nekonata) insulino. Diabetuloj perdis multan sukeron urinante kaj perdis pezon. Logike, oni provis solvi ĉi tiun problemon per ... donado al pacientoj de multe da sukero: hodiaŭ medicina mortiga peko. Tia agado estas iomete komparebla kun la produktado de kroma CO2 dum manifestacio por redukti la CO2-produktadon.

1. Por tiuj, kiuj interesiĝas, rigardu ĉe https://www.climategate.nl/2015/07/de-97-klimaatconsensus-is-slechts-47/ (nederlandlingva)
2. Vidu pli en la reto sub climate gate.
Ward KUSTERS
kuracisto, magistro pri industria toksikologio kaj radioprotektado

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 17.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.