Punoj pro kafka-eca situacio

Se gas- aŭ elektro-kompanio kreas fosaĵon en via strato por enmeti tubojn aŭ kablojn, ĝi devas averti similajn kompaniojn, kiel ekzemple la koncernan telefon-kompanion, por ke ili povu uzi la okazon por instali aŭ renovigi ankaŭ siajn kablojn, ekzemple Interret-kablon, en la sama fosaĵo. Tio ĉi estas eŭropa direktivo jam de kvin jaroj, kaj al ĝi devis adaptiĝi la lokaj leĝoj en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio (EU) antaŭ la 1a de januaro 2016. La direktivo ŝajnas logika, mon- kaj tempo-ŝpara, kaj do oni atendus, ke la leĝon oni ĉie tuj aprobus.

Paradokso: oni devas, sed ne rajtas

Tamen Belgio estas aparta fenomeno. Ĝi estas federacio, kiu konsistas el Flandrio (la plej granda parto), Valonio kaj Bruselo (la plej malgranda parto). Tial la eŭropa direktivo devas esti leĝigita tri fojojn, aparte en ĉiu federaciero. La leĝigo okazis preskaŭ tuj en Flandrio kaj Valonio, sed post kvar jaroj ankoraŭ ne en Bruselo. La kialo estas ne tio, ke la brusela leĝdona instanco ne konsideras la direktivon inda, sed tio, ke ĝi konsideras sin ne rajtigita krei tian leĝon.

Puno

La Eŭropa Kortumo opinias, ke Eŭropa Unio sufiĉe longe atendis nun, kaj komence de julio decidis pagpuni Belgion je 5000 eŭroj tage ĝis la leĝo estos realigita. Estas atentinde, ke ĝi decidis pagpuni Belgion, sed ne Bruselon, ĉar ja Belgio estas ano de Eŭropa Unio, ne la apartaj federacieroj. Bruselo protestis, kaj diris al Eŭropa Unio, ke ĝi ne estas rajtigita fari tian leĝon, sed la Komisiono reagis per simpla „se Flandrio kaj Valonio ja sentas sin kompetentaj, tiam ankaŭ Bruselo sentu sin kompetenta leĝigi la direktivon.”

Multekosta jura nodo

Philippe De Backer, la ministro en Belgio respondeca pri „administra simpligo”, sentas sin tre malkomforta pri tiu ĉi multekosta jura nodo kaj petis Bruselon „rekonsideri sian pozicion”. Li ne tre bone komprenas la obĵetojn de Bruselo kaj petas „simple leĝigi la direktivon, same kiel faris Flandrio kaj Valonio”.

Ĉu eble Kafka studis en Belgio?

Paŭl PEERAERTS
korespondanto deMONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07