Liberiĝu de presbiopeco per okulgutoj

Multaj „olduloj” (sed ankaŭ plenkreskuloj, kelkfoje eĉ sub la aĝo de 40 jaroj) spertas presbiopecon, normalan staton ligitan al onia maljuniĝo, kiu ne ebligas al la okuloj vidi bone – kaj precipe legi – de proksime. Se, por legi tiun ĉi artikolon, vi jam bezonas uzi okulvitrojn aŭ iom malproksimigi la revuon de viaj okuloj, tre interesos vin scii, ke baldaŭ aperos nova kaj tute valida alternativo.

Sufiĉos fakte enmeti ĉiutage kelkajn gutojn en viajn okulojn. Tio estos vera revolucio por milionoj da homoj, kiuj devas alfronti ĉi tiun vidan malordon kaj foje, forgesinte siajn okulvitrojn, ne hezitas peti la helpon de nekonatoj en superbazaro por ekscii kelkajn detalojn pri la ingrediencoj aŭ la kosto de la produktoj, kiujn ili volas aĉeti.

Kristalino

Nova kuracilo de Novartis (por nun, temas pri okulakvo konata nur per sia mallongigo: Unr844) devus iĝi havebla jam en 2023 post la fino de la testado, ankoraŭ plenumata. Estroj de la farmacia kompanio diskutis en septembro 2019, en la svisa urbo Bazelo, kun la internacia gazetaro, pri siaj novaj esploroj kaj pri la perspektivoj, kiujn ili malfermas tutmonde.

„La kuracado de presbiopeco estas tre interesa fako, ĉar tiu problemo koncernas rimarkindan parton de la adolta loĝantaro, kaj la esploroj donas kuraĝigajn rezultojn”, klarigis Gaia Panina, medicina direktoro de Novartis Italia.

Ĉi tiu nova medikamento konsistas el okulaj gutoj, kiuj kapablas penetri en la kristalinon (aŭ okullenson) kaj restarigi ĝian elastecon. La okulakvo uzeblas tre facile, sed devas esti prenata plurajn fojojn tage kaj por ĉiam – kio tamen ne estos troa ĝeno. Oni estas ankoraŭ en la disvolva stadio: la medikamento estos verŝajne lanĉita en komercon plej malfrue en 2023. Antaŭmendu ĝin!

Cristina CASELLA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p.11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07