Memluma ŝarketo

Esploristoj de la universitato Tulane en Usono sukcese identigis novan specion de malgranda ŝarko, kiu ĉasas iom nekutime. Ĝi allogas siajn viktimojn tiamaniere, ke en mallumo ĝi eklumas. Estas ankaŭ interese, ke ĉi tiu nova specio de ŝarko estas nur 14 centimetrojn longa. Krom per sia scienca nomo (Mollisquama mississippiensis) ĝi estas kurioze konata ankaŭ kiel „usona poŝa ŝarko” (angle American pocket shark).

Ĉi tia ŝarko estis malkovrita en la Golfo de Meksiko en februaro 2010 per ŝipo de National Oceanic and Atmospheric Administration (NOAA, Federacia Oceana kaj Atmosfera Administracio). Sciencistoj ekinformis la publikon pri la koncerna golfa ŝarko jam en 2015, sed oficiale ĝi estis science klasifikita nur en julio 2019.

Naĝiloj

Tiu ĉi predanto ĉasas fiŝojn pli ol 300 metrojn sub la marnivelo. Laŭ esploristoj el malgranda poŝglando, situanta proksime de ĝiaj antaŭaj naĝiloj, la ŝarko elŝprucas fluoreskan fluidaĵon. Tiel ĝi altiras la atenton de viktimo, kiu naĝas al la lumo, dum ĝi (praktike nevideble) atakas.

La besto estas unu el du konataj specioj de poŝaj ŝarkoj de la genro Mollisquama. La alia poŝa ŝarko, ankaŭ malofte vidata, estas pacifika specio, science nomata Mollisquama parini. Ĉi tiu fiŝa vertebrulo estas 40 centimetrojn longa. Oni ĝin malkovris en 1979 ĉe la marbordo de Ĉilio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07