Monato-serio pri bankoj

Mi estas belgo, kiu pasigis la unuan parton de sia profesia vivo (1970-1987) en la banka mondo. Ĝi estis la transira periodo inter la epoko, en kiu ordinara homo ne sentis sin komforta en banko kaj cetere ankaŭ ne bezonis bankkonton, kaj la nuntempo, ne plu imagebla sen la elektronikaj pagiloj proponataj de bankoj kaj pseŭdo-bankoj.

Nuntempa banko tute ne plu similas al tiu de antaŭ duona jarcento. Ĉu la evoluo profitigis la klientojn? Jes kaj ne. Pagoj en- kaj ekster-landen nun okazas fulmrapide, tute aŭ preskaŭ sen kostoj, sed oni devas mem registri ilin. Aliflanke malaperis la rekta, tuja kontakto kun la oficisto ĉe la giĉeto.

Pro diversaj kialoj mi mastrumas ne nur mian propran bankkonton, sed ankaŭ plurajn de aliaj personoj, kaj tial povas iom kompari la bankojn. La proceduroj kaj ofertataj servoj ĉe ĉiuj bankoj preskaŭ egalas (oni laŭeble ĉion mem faru, kaj por ĉiu iom kompleksa afero oni petu rendevuon), sed tamen ĉe ĉiuj bankoj estas facetoj, kiuj malsamas kaj kiuj igas la kunlaboron pli aŭ malpli agrabla. Estas strange, ke la mankoj varias. Ĉiuj bankoj havas aferojn, kiuj ĉagrenas min, kaj ĉiuj havas etajn avantaĝojn pri kiuj mi ĝojas, sed neniu banko vere elstaras favore aŭ malfavore.

La bankistoj evidente ne aŭskultas la rimarkojn de siaj klientoj (aŭ eble: la bankestroj ne aŭskultas la rimarkojn de siaj dungitoj, kiuj havas rektan kontakton kun la klientaro), kaj ili ankaŭ ne rigardas ĉe la konkurantoj por eltrovi, ĉu tiuj eble faras iujn aferojn pli bone. Mi demandis min, ĉu la situacio estas simila en aliaj landoj, kaj venis al mi la ideo uzi la revuon MONATO por eltrovi tion. Mi verkis artikolon pri la belgaj bankoj, kaj espereble ankaŭ legantoj el multaj aliaj landoj ekverkos. Post ricevo de kelkaj tekstoj verŝajne eblos interkonsenti pri simila strukturo por la artikoloj. Mi ja atentis pri aferoj, kiuj al mi ŝajnas gravaj, sed opinioj povas varii.

Postskribo en la 28a de aŭgusto 2019

Hazarde en la tago kiam mi finpretigas ĉi tiun tekston, belga asocio de konsumantoj (www.test-aankoop.bewww.test-achats.be) aperigas artikolon pri la belgaj bankoj. Ĝenerale la belgoj ŝajnas esti kontentaj pri la bankaj servoj, sed ili plendas pro la altaj kostoj ĉe la grandaj bankoj (inter 0 kaj 50 eŭroj jare por normala konto, sen kreditkarto). Ĉe malgrandaj bankoj la kostoj estas malpli altaj, sed ankaŭ tiuj planas drastan ŝrumpon de la nombro de filioj. Plej favoraj estas la nur-retaj bankoj, sed tiuj ofertas nur limigitajn servojn. La asocio konsilas ŝanĝi bankon. Ĝia kompara tabelo plej atentas pri la kostoj, sed malmulton skribas pri la kvalito de la servoj.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07