Grandaj atendoj

Neordinaraj eventoj okazis en Albanio en la jaro 2019. La unua inter ili estis la totala bojkoto de la parlamento dominata de socialistoj (78 lokoj el 140) fare de la opozicio, ĉar la parlamenta plimulto voĉdonadis (ekde 2013, kiam ĝi gajnis la elektojn, farante troajn promesojn) tute neglektante la malplimulton.

Parlamentanoj-krimuloj?

Laŭ la opozicio, pluraj membroj de la socialista parlamenta grupo kaj proksimume 370 altaj ŝtataj funkciuloj, kiujn enpostenigis la socialista registaro de Edi Rama, estas ligitaj al la enlanda drog-mafio.

Amasaj protestoj

Amasaj protestoj de studentoj por nuligo de la leĝo pri instruado kaj aliaj civitanaj protestoj kontraŭ tiel nomataj „ekonomiaj oligarĥoj”, kiuj malrespektis la publikan intereson kaj estis ligitaj kun evidenta koruptado, igis la ĉefministron ŝanĝi februare preskaŭ duonon de sia registaro.

Mankas supera arbitracio

Intertempe, pro la granda justica reformo iniciatita de la internacia komunumo (Usono kaj Eŭropa Unio), ekde la jaro 2016 la lando praktike restas sen konstitucia kaj kasacia kortumoj. Do, mankas supera arbitracio!

Reen al totalismo?

La opozicio bojkotis ankaŭ la normalajn lokajn elektojn en junio 2019, el kio rezultis, ke la socialistoj estis la sola partio venkinta en ili. La prezidento Ilir Meta elpaŝis defende al la plurisma sistemo akirita en la jaro 1991 post duonjarcenta totalisma reĝimo, sed la socialista parlamento responde komencis la proceduron por lia elpostenigo!

Aspiroj de la opozicio

La someraj ferioj kaj la bezono de turismaj enspezoj provizore trankviligis la politikan situacion. Tiel oni atendas la aŭtunon por esperi grandajn ŝanĝojn: la opozicio postulas eksterordinarajn lokajn kaj parlamentajn elektojn, kiujn aranĝu transira registaro sen Edi Rama kiel ĉefministro, kio restarigu plurismon en Albanio. La socialistoj persistas en sia nova pozicio de absoluta dominado.

Ĉu aliĝo al EU?

Oktobre 2019 Eŭropa Unio decidos, ĉu ĝi komencu aŭ ne la procedurojn por aliĝo de Albanio al Eŭropa Unio, kio dependos de la solviĝo de la enlanda politika krizo. Alie, la lando travivos pluajn sociajn konfrontiĝojn.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07