Modokreisto reviviĝas en la nomo de araneo

Nova specio de aŭstralia araneo, lastatempe malkovrita, ricevis sian nomon (science Jotus karllagerfeldi) laŭ la ĵus forpasinta modokreisto Karl Lagerfeld (1933-2019). La novan sciencan nomon proponis internacia grupo de germanaj kaj aŭstraliaj sciencistoj, ĉar la araneo memorigas per siaj koloroj pri la stilo de Karl Lagerfeld. La nova specio de araneo havas korpon kolorigitan nigre, brune kaj blanke, dum la aliaj reprezentantoj de la genro Jotus estas helkoloraj, nur ruĝaj aŭ bluaj.

Malkovrita apud lago

Ĉi tiu saltanta araneeto estas granda inter kvar kaj kvin milimetrojn. Oni ĝin trovis proksime al la lago Broadwater (Kvinslando, Aŭstralio). En Aŭstralio vivas miloj da araneospecioj, sed multaj araneoj de tiu genro ankoraŭ ne estas priskribitaj.

Nigraj okulvitroj

La germana modokreisto, artisto kaj fotisto, sed ankaŭ karikaturisto, Karl Lagerfeld mortis en februaro 2019 en la aĝo de 85 jaroj. Ekde 1983 li gvidis la faman francan modfirmaon Chanel ĝis sia morto. Li estis originala kaj rekonebla ĉefe pro siaj blanka hararo, nigraj okulvitroj, amelitaj kolumoj kaj nigraj senfingraj gantoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07