Albertina: palaco kaj grafikaĵ-kolekto

En Vieno situas la palaco Albertina, en kiu troviĝas la plej granda kolekto de grafikaĵoj en la mondo. Krome tie estas daŭra ekspozicio de la „Kolekto Batliner”, kiu ampleksas verkojn ekde la franca impresionismo ĝis moderna arto. En la palacaj ejoj oni ekspozicias ne nur proprajn artaĵojn, sed ankaŭ daŭrajn aŭ portempajn pruntaĵojn el aliaj muzeoj.

En la dua duono de la 17a jarcento, sur la tereno, kie nun staras la palaco, estis kortega konstru-oficejo. En 1742 ties direktoro Emanuel Teles da Silva Tarouca [taruka] (1696-1771) ricevis de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio la permeson alikonstruigi ĝin al palaco, kiun oni nomis „Palaco Tarouca”. Tarouca estis la filo de la portugala ambasadoro, dum multaj jaroj edukisto, grava konsilanto kaj intimulo de Maria Theresia. Li pensiiĝis en 1757. Poste Maria Theresia aĉetis la palacon kaj uzis ĝin kiel gastodomon.

Komenco de kolektado

En la palaco loĝis Albert Kasimir de Sachsen-Teschen [kazimir de zaksen-teŝen] (1738-1822) kaj lia edzino la ĉefdukino Maria Christina (1742-1798), la plej amata infano de Maria Theresia. Ili geedziĝis en 1766 en Schlosshof. En la sama jaro Maria Christina donacis al Albert unu presitan grafikaĵon, kio igis lin kolekti artaĵojn. Tuj poste Albert iĝis guberniestro de Hungario kaj ekloĝis kun Maria Christina en Preßburg (hodiaŭ Bratislava). Tie li konscie kolektis grafikaĵojn, instigate de sia edzino, kiu interesiĝis pri arto kaj mem bone desegnis. Ŝiaj desegnaĵoj iĝis parto de la grafikaĵ-kolekto. Dum sia tuta vivo ŝi estis artosentema kaj fortege subtenis sian edzon en la kolektado ne nur finance, sed ankaŭ konsilis lin. Ili havis komunan intereson pliampleksigi la kolekton.

Albert kun sia edzino vojaĝis de januaro ĝis julio 1776 tra Italio. En Venecio la 4an de julio 1776 la aŭstra ambasadoro Giacomo Durazzo transdonis al ili pli ol mil kuprogravuraĵojn, kiuj pligrandigis la grafikaĵ-kolekton. Tiutempe oni ne plu amasigis kuriozaĵojn, sed fondis science konceptitajn kolektojn kaj bibliotekojn.

En 1780 Albert iĝis aŭstra guberniestro en Aŭstra Nederlando. Tie la kortega arkitekto Louis de Montoyer (1749-1811) konstruigis en Laken, norde de Bruselo, kastelon, en kiu la paro loĝis. En 1792 Albert kaj Maria Christina pro revolucio devis fuĝi kun la kolekto unue al Dresdeno, la hejmurbo de Albert. Poste ili transloĝiĝis al Vieno. En 1795 la imperiestro Francisko la 2a subtenis la paron finance kaj donacis al ili la palacon de la iama posedanto Tarouca.

Adaptado de la palaco

Albert komisiis al sia arkitekto Montoyer adapti la palacon por siaj grafikaĵ-kolekto kaj biblioteko kaj inter 1802 kaj 1804 alkonstruigis reprezentan alon, uzante ankaŭ parton de la aŭgustena monaĥejo. La palaco iĝis pli ol duoble pli granda. La nun 150 metrojn longa fasado apud la imperiestra palaco Hofburg montras imprese la financan povon kaj memkonscion de la duko. La internaĵojn de la palaco de Laken li integris en novajn pompajn salonegojn kun silkaj tegaĵoj el Liono kaj orumitaj kristalaj lustroj.

Dum la adaptado de la palaco la paro loĝis en Kaunitz apud Vieno, kie Maria Christina mortis en 1798. Ŝi estis nur 56-jara. Maria Christina estis la sola infano de Maria Theresia, kiu rajtis edziniĝi ne laŭ la dinastia strategio de la imperiestrino, sed pro ama rilato.

Siajn lastajn vivjardekojn Albert pasigis en sia palaco sen multaj kontaktoj kun la publiko. Li pliampleksigis la grafikaĵ-kolekton. En 1816 Albert decidis, ke ĝi estu nedisigebla kaj nevendebla valoraĵo. Post lia morto en 1822 la heredantoj pligrandigis la kolekton. Poste ĝi iĝis parto de la Habsburga familia fondaĵo. En 1870 la unuan fojon oni nomis la grafikaĵ-kolekton Albertina memore al la nomo de ĝia fondinto.

Periodo 1919-2003

Post la unua mondmilito Aŭstrio iĝis respubliko, kaj multaj nobeloj perdis sian propraĵon. Nova posedanto iĝis la juna ŝtato, kiu ne pagis kompenson al la nobeloj. Oni volis neniigi la memoron pri la monarkia pasinteco. La pompaj salonegoj fermiĝis. Ili iĝis tenejoj de artaĵoj, oficejoj kaj bibliotekoj. La kultura heredaĵo iom post iom ruiniĝis. Tamen la grafikaĵ-kolekto pligrandiĝis ĉe Alfred Stix, la direktoro de Albertina de 1923 ĝis 1934. Li kompletigis ĝin aĉetante francajn kaj germanajn desegnaĵojn. La nomo Albertina por la palaco kaj kolekto iĝis oficiala en 1921.

La 12an de marto 1945 Albertina suferis gravajn damaĝojn pro bombardado fare de usonaj aviadiloj. Ĝis 1952 oni nur supraĵe renovigis la palacon, kiu tamen perdis sian historian identecon. Dum la jaro 1959 ĝi estis malfermita nur 35 horojn semajne, kaj la nombro de vizitantoj ne estis granda.

Ampleksa renovigo

De 1962 ĝis 1986 direktoro Walter Koschatzky revivigis la palacon kaj kolekton. Li okazigis 200 ekspoziciojn.

Oni alikonstruigis kaj renovigis la konstruaĵon en la 1990aj jaroj. La remalfermo okazis en 2003. Estis restaŭrita la historia fasado kaj 18 pompaj salonegoj. En diversaj landoj oni sukcesis aĉeti originalajn meblojn el la periodo 1780-1822. La ĉefan enirejon oni konstruis sur la nivelo de la 11 metrojn alta bastiono. Estiĝis novaj ejoj por ekspozicioj. Ties areo kreskis de 150 m2 al 5000 m2. Ekde tiam la nova subtera tenejo ampleksas 5000 m2. Indas mencii ŝtuparon por festaj eventoj kaj spegulan ĉambron.

Aktuale la vizitantojn impresas flugilsimila tegmento (Soravia Wing, 2003) el titano, projektita de la aŭstra skulptisto Hans Hollein (1934-2014). Temas pri 53 metrojn longa, mallarĝa tegmento antaŭ la enirejo, kiu aŭdace „trastrekas” la historian fasadon. Tiu tegmento estis kaj estas ege pridiskutata. Ĝi tamen necesas, ĉar ĝi protektas kontraŭ pluvo la novajn lifton kaj rulŝtuparon. Erwin kaj Hanno Soravia pagis la kostojn de la tegmento. Krome ties familio okupiĝis pri la konstru-projektoj kaj nemoveblaĵoj.

Sub la tegmento de la palaco legeblas Sammlung Batliner (Kolekto Batliner]. Ĝi konsistas el 500 verkoj ekde la franca impresionismo ĝis moderna arto kaj estas kerno de daŭra ekspozicio. En 2007 tiu kolekto fariĝis propraĵo de Albertina. La familio Rita kaj Herbert Batliner kolektis la artaĵojn ekde la 1960aj jaroj.

Albertina hodiaŭ

Profesoro Klaus Albrecht Schröder estas direktoro ekde 1999. Li evoluigis la pozicion de Albertina, kiu nun estas ne nur grafikaĵ-kolekto, sed ankaŭ ŝtata scienca esplorejo. Krome oni kolektas kaj ekspozicias fotojn kaj pentraĵojn. Schröder klopodas ekspozicii ne nur proprajn artaĵojn, sed ankaŭ pruntaĵojn el aliaj muzeoj.

En 2008 oni malfermis tricentkvadratmetran novan salonegon por studado. En ĝi oni havas aliron al la grafikaĵ-kolekto, kiu konsistas el pli ol unu miliono da verkoj. En la subtera kvaretaĝa esplorejo troviĝas biblioteko, renovigejo kaj laborejo.

La nombro de vizitantoj ege pliiĝis. Ĝi atingas preskaŭ 800 000 jare. Albertina estas nun unu el la plej multe vizitataj muzeoj en Vieno. Ĝiaj fakoj estas grafikaĵoj, fotoj, pentraĵoj kaj arkitekturaj eksponaĵoj. La nombro de kunlaborantoj plimultiĝis de 60 en 1999 al 300 nun.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07