Formorto minacas ĝis unu milionon da specioj

Laŭ freŝa 1800-paĝa raporto fare de Interregistara Sciencpolitika Platformo pri Biodiverseco kaj Ekosistemaj Servoj (angle Intergovernmental Science-Policy Platform on Biodiversity and Ecosystem Services, IPBES) estas hodiaŭ en danĝero pli ol 40 % de la amfibiaj specioj, preskaŭ 33 % de la koralaj rifoj kaj pli ol triono de la maraj mamuloj. El la 59 ekzistantaj specioj de rajoj kaj ŝarkoj, 17 estas endanĝerigitaj sekve de troa fiŝkaptado kaj ruinigado de biotopoj. Klimataj ŝanĝiĝoj kaj insektoj damaĝas ankaŭ libanajn cedrojn. Ne mirinde do, ke la libana ministrejo pri agrikulturo enkondukis programon, kiu antaŭvidas la plantadon de ĝis 40 milionoj da cedroj antaŭ 2030.

La kvin kialoj

En la raporto estas interalie menciite, ke biodiverseco estas nia komuna heredaĵo kaj la plej grava sekureca vojo al la homa supervivado. La internacia aro de fakuloj, kiuj pretigis la esploron, resumis jene la kvin kialojn, kiuj plej influas la malaperon de bestoj kaj plantoj. Temas pri malpliiĝo kaj detruiĝo de biotopoj, neleĝa ĉasado de sovaĝaj bestoj, tutmonda plivarmiĝo, media malpurigo; fine kulpas la ĉeesto de novaj specioj de bestoj kaj plantoj (ekzemple, ratoj, moskitoj, serpentoj ktp), kiuj atingis de siaj originaj lokoj aliajn malproksimajn landojn pere de ŝipoj aŭ aviadiloj.

Triobla agrikultura rikolto

La raporto sciigas, ke ekzistas nerekta ligiteco inter klimataj ŝanĝiĝoj/perdo de biodiverseco kaj la grandiĝanta nombro de homoj en la mondo (kio kuntrenas kreskantan konsumadon de resursoj): oni klarigas, ke ekde 1970 la agrikultura rikolto fakte triobliĝis, dum elhakado de arbaroj duobliĝis. Cetere ĉiujare oni ekspluatas 60 miliardojn da tunoj da renovigeblaj kaj nerenovigeblaj naturaj resursoj. La urboj estas nun duoble pli grandaj ol en 1992. Kompare kun 1980, la malpurigo pro plasto estas dekoble pli multa. Plie, grandaj kvantoj da pezaj metaloj kaj toksaj fabrik-forĵetaĵoj malpurigas akvofontojn.

Monda konferenco en Ĉinio

IPBES atentigas, ke antaŭ 2016 malaperis 9 % de la rasoj de malsovaĝaj mamuloj bredataj por nutrado aŭ laboro. La damaĝo en ekosistemoj, samkiel la estingiĝo de specoj de sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj kaj plantoj, estas rekta konsekvenco de grandaj kaj malprudentaj agoj de homoj. La rezultoj de la raporto certe estos precipa temo de la monda konferenco pri protektado de specioj, kiu okazos en Ĉinio venontjare. Dum tiu konferenco estos mondvaste determinataj la bazaj principoj por la protektado de bestaj kaj plantaj specioj.

Panamo, Germanio kaj Francio

Oni fondis la platformon IPBES en Panamo en 2012. Ĝi celas plifortigi kaj profundigi sciencan politikan kunlaboron por biodiverseco kaj daŭripova evoluo. IPBES agadas sub la aŭspicioj de kvar organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN): la Programo de UN pri la Homa Medio), Unesko, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj la Programo de UN pri Disvolvado. La sekretariato de IPBES troviĝas en Bonno (Germanio). La raporto estis aprobita dum ĝia 7a plena kunveno de la 29a de aprilo ĝis la 4a de majo 2019 en Parizo.

Julius HAUSER
Pli da informoj haveblas anglalingve ĉe https://www.ipbes.net/.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07