Ukrainio: defioj por la nova prezidanto

La 30an de aprilo la Centra Elekta Komisiono (CEK) de Ukrainio anoncis la rezultojn de la dua fazo de la prezidentaj elektoj, kiu okazis la 21an de aprilo. Volodimir Zelenskij, 41-jara komika aktoro, neofito havanta nenian antaŭan politikan sperton, estis elektita prezidento de Ukrainio, gajninte 73 % de la voĉoj. Lia oponanto, la nuna prezidento Petro Poroŝenko ricevis nur 24 %. Tio okazis tri semajnojn post la unua fazo, en kiu 39 kandidatoj konkuris por la du lokoj de la dua fazo. Tiam Zelenskij ricevis iom pli ol 30 % de la voĉoj kaj Poroŝenko ĉirkaŭ 16 %. Legenda figuro de la prezidentaj elektoj Julia Timoŝenko, kiu partoprenis la trian fojon, ricevis 13 %.

Multekosta proceduro

La registrado de kandidatoj por la posteno de prezidento estas procezo postulanta minimume deklaron pri la aktivoj kaj registropagon ekvivalentan al preskaŭ 100 000 usonaj dolaroj, kio estas granda sumo por ukrainoj. Tiun ĉi sumon oni redonas al nur du personoj, nome al la partoprenantoj de la dua fazo. La plimulto de la kandidatoj volis montri sin al publiko antaŭ la parlamentaj elektoj, kiuj okazos en oktobro. Ĉar Ukrainio ne estas prezidenta respubliko, sed kvazaŭ-prezidenta-parlamenta, ĝia parlamento, Verĥovna Rada (Supera Konsilio), ludas signifan rolon en kontrolado de la funkciado de la plenuma potenco, enoficigo de ministroj kaj akcepto de leĝoj.

Demokratiaj elektoj

Ĉiuj naciaj kaj internaciaj observantoj substrekis, ke la unua kaj la dua fazoj respondis al internaciaj demokratiaj normoj, kontraŭe al la elektoj de 2004, kiam el la „venko” de Viktor Janukoviĉ rezultis la Oranĝa Revolucio kaj la venko de Viktor Juŝĉenko.

Historia fono

La ĉi-supran parton oni komprenu el historia vidpunkto. Ukraina Sovetia Socialisma Respubliko (Ukraina SSR) estis la dua laŭ grandeco, graveco kaj loĝantaro el ĉiuj sovetiaj respublikoj, havanta nuklean potencialon kaj estinta kunfondanto de UN. Ukraina SSR estis la plej kompleksa respubliko de Sovetio, ĝiaj alipensuloj konsistigis 75 % de ĉiuj sovetiaj politikaj malliberuloj. Pro tio, post la proklamo de sia sendependeco la 24an de aŭgusto 1991 Ukrainio fariĝis la malplej fidinda najbaro de Rusio, krom, probable, la tri baltaj landoj, kiuj fakte por ĝi ne estis tiel gravaj.

Ruslando prenis de Ukrainio ne nur la nomon (Petro la 1a dekomence estis caro de Moskovio; nur en 1721 li anoncis sin imperiestro de la Granda, Blanka kaj Malgranda Rusioj), sed ankaŭ la tutan historion de la Kijiva Rusio (Rutenio). Filinoj de la Granda Kijiva Princo Jaroslavo la Saĝa (983-1054) fariĝis reĝinoj de Francio, Norvegio, Hungario.

En aliaj eksaj sovetiaj respublikoj, krom la baltaj landoj, Ukrainio kaj Kartvelio, prezidentoj plenumas siajn devojn dum multaj jaroj. Kontraŭe, la rezultoj de elektoj en Ukrainio ofte ne ripetiĝas. Fakte, dum sia 28-jara ekzisto la sendependa Ukrainio havis 5 prezidentojn, el kiuj nur unu estis reelektita. Laŭ onidiroj, la lastaj elektoj estis modelaj.

Kuiristino, paŝtisto, aktoro

La elekta procezo komenciĝis la 31an de decembro, tri monatojn antaŭ la unua fazo. Kutime, dum la novjara noktomezo la prezidento salutas la popolon kun bondeziroj por la sekvanta jaro. Tion faris la tiama prezidento Poroŝenko, kaj tion elsendis multaj televidkanaloj, krom unu: „1+1”. Tiu lasta, kiun posedas la riĉulo Kolomojskij, elsendis salutvortojn de la komika aktoro Volodimir Zelenskij, kiu anoncis pri sia intenco kandidatiĝi por la prezidenta posteno. La historio scias pri similaj faktoj: laŭdire Lenin iam asertis, ke eĉ kuiristino povas gvidi la ŝtaton.

La iama soveti-ukraina por-komunisma poeto Pavlo Tiĉina verkis poemon (kiun nepre devas parkerigi ukrainaj lernejanoj), kiu komenciĝas per la vortoj:

Sur la placo, ĉe preĝejo

Bolas la revoluci'.

Ĉiuj kriis, ke paŝtisto

Estu ataman' por ni ...1

Do, interesa vico: kuiristino, paŝtisto, kaj nun, post 100 jaroj, komika aktoro ...

Oni multe kritikis kaj laŭdis Poroŝenkon pro liaj mankoj kaj atingoj: li ja plifortigis la armeon dum la milito kontraŭ Rusio, li helpis akiri la „tomoson”, la dekreton per kiu la Ortodoksa Eklezio de Ukrainio fariĝis la 15a sendependa (de Moskvo). Sed oni ne povis laŭdi aŭ kritiki la alian kandidaton Zelenskij, ĉar li faris nenion, ne aperis publike ktp. Ankoraŭ unu manko de la aktoro-prezidento: li malbone parolas la oficialan lingvon de la ŝtato, la ukrainan. Nur nun li serĉas instruiston.

27 % malpli da voĉdonintoj

Analizante la lastajn elektojn, oni menciu ankaŭ maltrankviligaĵojn: dum en antaŭa balotado en 2010 partoprenis 25,5 milionoj da personoj, ĉi-jare temis pri nur 18,5 milionoj, 27 % malpli. Kialoj de tiu fakto estas la aneksado de Krimeo fare de Moskvo kaj la milito kun Ruslando en Donbaso (orienta Ukrainio); la elektojn ne partoprenis ankaŭ civitanoj de Ukrainio loĝantaj en Rusio kaj Transnistrio (parto de Moldavio okupita de Rusio). Alia grava faktoro estas la elmigrado pro la malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj en la lando: nur en Pollando nun loĝas kaj laboras proksimume 2 milionoj da ukrainoj.

Miloj da homoj kolektiĝis sekva-tage apud la administrejo de Petro Poroŝenko por danki lin pro la 5-jara senlaca laboro. Antaŭ la nov-elektita prezidento Zelenskij staras defioj de du militoj: kontraŭ Rusio kaj kontraŭ koruptado. Sukcesojn al li!

Araneo
Ukrainio
1. Traduko de la aŭtoro. Atamano estis titolo de la plej supera ĉefo de la kozakaj trupoj en la rusa imperio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 6.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.