Popola iniciato por savi abelojn

Popola leĝpropono 1 celas signife plibonigi la bavaran naturkonservadon, por ke la vivmedio de insektoj kaj maloftaj bestoj plivastiĝu, estu pli bone interligita kaj pli bone protektata kontraŭ malutilaj influoj.

Kio estas „popola leĝpropono”?

„La bavarajn leĝojn faras la bavara parlamento aŭ la popolo”, preskribas la bavara konstitucio. Per leĝpropono la civitanoj efektivigas la rajton je kundecido. Por ekigi leĝproponon, grupo da civitanoj devas formuli ĝian tekston. Tamen ekzistas atentendaj striktaj gvidlinioj. Ekzemple, la leĝpropono ne rajtas koncerni plurajn ministeriojn aŭ la financojn de la federacia lando. Krome, la grupo devas kolekti almenaŭ 25 000 subskribojn de voĉdonrajtaj civitanoj, kiuj subtenas la leĝproponon. Post tio, la bavara ministerio pri internaj aferoj ekzamenas la leĝproponon kaj permesas ĝin, se la propono estas bonorde formulita.

Dum la sekva paŝo, 10 % de la bavaraj voĉdonrajtaj civitanoj devas prezenti la personan identigilon (pasporton), siajn familian kaj personan nomojn kaj subskribon en siaj respektivaj municipoj. Sufiĉas iomete malpli ol unu miliono da subskriboj. Kiam ĉi tiu malfacila obstaklo estas venkita, la leĝproponon oni prezentas al la bavara parlamento (t.e. al la fina leĝofara instanco).

Se la ŝtata parlamento voĉdonas por la propono, la bavara registaro devas fari el la propono validan „civitanan leĝon”, kiun ĝi rajtos ŝanĝi nur pere de nova popola leĝpropono. Se la ŝtata parlamento ne aprobas la leĝproponon, la bavara registaro devas formuli kontraŭproponon, kaj tiam la civitanoj devos elekti unu el la du proponoj referendume, per plimulto de la partoprenintaj voĉoj.

Biodiverseco – Savu la abelojn

Pri kio do temas ĉi-foje?

En Bavario, same kiel ĉie en la mondo, multaj specioj de bestoj kaj plantoj amase reduktiĝas aŭ entute malaperas. Aparte tuŝataj estas insektoj, kies kvanto en Bavario malpliiĝis je ĉirkaŭ 75 %. Iu ajn kiu vojaĝas aŭtomobile, rimarkas tiun malkreskon: En la pasinteco la antaŭan glacon de la aŭtomobilo ofte kovris la kolizie mortintaj insektoj. Nun eblas veturi tutajn semajnojn sen purigi la fenestron. La insektoj mortas, ĉar ekzistadas ĉiam malpli da florantaj herbejoj kaj aliaj naturaj vivejoj, kiujn insektoj nepre bezonas por manĝaĵo kaj reproduktado.

Ĉi tio influas ankaŭ ĉiujn insektomanĝantojn, precipe multajn birdajn speciojn. Tia malkresko kaŭzas ne nur malplibonigon de nia vivokvalito, sed konkretan minacon al nia estonteco. Se la ekvilibro inter faŭno kaj flaŭro estas grave difektita, la ekologiaj sistemoj pli malstabiliĝos kaj iĝos malpli rezistemaj al naturaj katastrofoj kiel inundoj kaj periodoj de sekeco. La germana Federacia Oficejo por Naturprotektado konstatis en sia „Agrikultura Raporto 2017”: Agrikulturo sen naturprotektado povos en la estonteco kaŭzi altegan aldonan koston por la ekonomio.

Helpi al etskala agrikulturo

Multaj fakuloj kaj la partio ÖDP (Ekologia Demokratia Partio) formulis la leĝproponon kunlabore kun multaj aliaj partioj; naturprotektaj asocioj kaj kamparanoj apogis la leĝproponon.

Kamparanoj dependas de la pluekzisto de ekologiaj sistemoj. La postulataj ŝanĝoj devos helpi al malpli grandskalaj kamparanoj resti konkurencaj per plia emfazo sur la kvalito anstataŭ la kvanto. Krome, la proponataj ŝanĝoj helpos al la agrikulturo resti profitdona.

Ne ĉiuj subtenas

Tamen estas notinde, ke multaj kamparanoj sentas sin atakataj. Ili perceptas en la proponitaj ŝanĝoj malestiman riproĉon, kvazaŭ nur la kamparanoj respondecus pri drasta malapero de specioj en Bavario. Ili timas pliiĝon de regularoj kaj financajn malavantaĝojn. Tial ili petis la civitanojn ne subteni la referendumon.

Plej granda aprobo

Tamen la subtenantoj de la referendumo havis konvinkajn argumentojn por sia leĝpropono kaj anstataŭ la minimume necesaj 10 % de la voĉdonrajtaj civitanoj la leĝproponon subtenis 18,4 %. Tio estas la plej granda aprobo, kiun ĝis nun atingis iu ajn referendumo en Bavario. Ĝi montras, ke tre granda parto de la loĝantaro rekonas la urĝecon kaj gravecon de la problemo kaj postulas konkretajn kaj efikajn decidojn favore al protekto de la specioj.

Fine ankaŭ la politikistoj

La politikistoj fine reagis, kaj la bavara ĉefministro Söder kunvokis reprezentantojn de la koncernaj asocioj kaj sciencoj al t.n. ronda tablo por interkonsiliĝi rilate la paŝojn necesajn por konservi biologian diversecon kaj stabilecon de ekologiaj sistemoj.

Ankaŭ je federacia nivelo kaj en apudaj landoj, kiel Aŭstrio kaj Svisio, la popola leĝpropono spertis multegan atenton. La germana ministro pri agrikulturo Klöckner jam anoncis federacinivelajn paŝojn por protektado de specioj.

Ĉi tiu sukceso montras, ke civitanoj povas forte esprimi siajn zorgojn kaj dezirojn kaj tiel decide influi la politikon. Popola leĝpropono, baza demokratia ilo, denove sukcesis.

1. „Popola leĝpropono” estas esperantigo de la germana jura termino Volksbegehren.
Franz KNÖFERL, Gustav kaj Judith NEUMAIR
korespondantoj de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz Knöferl, Gustav kaj Judith Neumair el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07