Gluaĵo cikatrigas vundojn

Kuba scienco okupas avangardan pozicion koncerne la bioteknikan fakon, kiel jam estas internacie agnoskite: eblas mencii, ekzemple, kelkajn porhomajn kaj porbestajn vakcinojn. Oni plenumis esploradon ankaŭ ene de la promeshava mondo de biomaterialoj – nome produktoj kun alta efikeco por plibonigi la estetikon kaj vivkvaliton de personoj. Inter la plej signifoplenaj rezultoj estas la hista gluaĵo Tisuacryl, preskribata por hermetike kaj rapide fermi haŭtajn vundojn kaj tiujn de la buŝa kavo. Okaze de vundoj kaŭzitaj de traŭmatoj aŭ kirurgiaj operacioj ĉe tensiigitaj histoj ĝi kontentige anstataŭas la tradician suturan fadenon.

Havana universitato

Tisuacryl estas kreita de specialistoj el la biomateriala centro de la havana universitato. Ĉi tiu speco de biologia gluaĵo fariĝis emblema produkto de tiu esplorcentro kaj antaŭ 20 jaroj ricevis sian unuan medicinan atestilon pri utiligo en stomatologio kaj kirurgio. Dotita de elstaraj baktericidaj kaj hemostazaj ecoj, kiuj reduktas signife la riskon de infektoj kaj eventuala sangado (io aparte utila por diabetuloj), Tisuacryl helpas estetikan cikatriĝon de haŭtvundoj. Samtempe ĝi evitigas plurajn sutur-komplikaĵojn (la ekaperon de keloidaj cikatroj, por doni unu ekzemplon).

Biomalkomponebla

Aliaj avantaĝoj? Ties apliko ne postulas anestezon kaj reduktas la daŭron de la prizorgado de ĉiu paciento. Krom ĉio ĉi, ĝi estas eĉ tute biomalkomponebla, do ne nepras, ke malsanulo denove vizitu kuraciston por ĝin forigi.

Juan Carlos MONTERO MEDINA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07