Aŭtoproduktado: 2018 estis rekorda jaro

La jaro 2018 superis ĉiujn slovakajn ekonomiajn statistikojn. La malgranda mez-eŭropa Slovakio produktis en la pasinta jaro pli da aŭtomobiloj ol iam en sia historio. La kvar aŭtofabrikoj en Slovakio (Kia Motors Slovakia en Žilina [ĵilina], PSA Peugeot Citroën en Trnava, Jaguar Land Rover en Nitra kaj Volkswagen en la ĉefurbo Bratislavo) produktis pli ol 1 080 000 novajn aŭtojn; en 2015 ĉirkaŭ 1 038 500, en 2010 estis 561 900 kaj en 2005 nur 218 400.

Danke al tio la slovaka ekonomio konstante kreskas. La kvoto de produktado de aŭtomobiloj en la tuta industria produktado atingis 46,8 % kaj la aŭtomobila industrio reprezentis 35 % de la industria eksportado. Necesas ankaŭ rimarki, ke Slovakio dum kelkaj jaroj havas la unuan lokon (kun 198 aŭtoj) en la monda ranglisto de aŭtoj produktitaj je 1000 loĝantoj. Sekvas Ĉeĥio, Hispanio kaj Germanio.

Impostfaciligoj

La duma malavantaĝo estas, ke la slovaka aŭtoproduktado estas firme ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn. Nuntempe ĝi ankaŭ havas relative grandan mankon de kvalifikitaj laborfortoj, kapablaj labori en aŭtomobila industrio kun novaj modernaj kaj ciferecaj teknologioj. Ĉi tiun mankon la slovaka registaro volas solvi unuflanke faciligante aliron de fremdaj laboristoj (precipe el ekonomie triarangaj landoj kiel Ukrainio kaj Serbio) en la slovakan labormerkaton kaj aliflanke per ŝanĝo de la lernejsistemo por plialtigi la intereson de metiaj lernantoj, mezlernejaj studentoj kaj altlernejanoj labori en la aŭtomobila industrio.

Julius HAUSER
korespondanto de Monato por Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07