La florvazo, kiun nazioj ŝtelis de Italio

„Germanio restituu tuj al Florenco la pentraĵon siatempe ŝtelitan de nazioj!”: jen la alvoko de Eike Schmidt, la direktoro de la muzeo Uffizi [ufici] en la itala urbo Florenco. La nekutima kaj neambigua alvoko estas des pli signifoplena, se oni konsideras, ke li, art-historiisto 51-jaraĝa, estas ĝuste germano.

Absurda elaĉeto

Temas pri la oleopentraĵo itallingve nomata Vaso di fiori (Florvazo) de la nederlanda pentristo Jan van Huysum. Ĝin ŝtelis militistoj de Wehrmacht, la germana armeo, dum la dua mondmilito. Ĝi restis pli ol jarcenton en la florenca Palazzo Pitti, de 1824 ĝis 1943. Post la ŝtelo ĝi nenie reaperis antaŭ 1991, post la reunuiĝo de Germanio. Oni tamen tiam petis de Germanio laŭdire „absurdan elaĉeton”, por redoni la pridisputatan artaĵon al Italio. La prokurorejo de Florenco deklaris, ke tiu objekto klare apartenas al Italio kaj tute ne akireblas aŭ vendeblas. Nigra-blankan kopion oni de pluraj jaroj ekspozicias simbole en Palazzo Pitti, akompanatan de informa skribaĵo trilingva „Ŝtelita”.

Roberto PIGRO
korespondanto de Monato por Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07