La pentraĵoj de Ruslan

Estis sunaj varmetaj septembraj tagoj. La ĉielo bluis kiel infana okulo, febla vento karesis la vizaĝojn, la parko dolĉe dormetis en la silento. Ĉiutage, post la fino de la labortempo, Ljuben ŝatis piediri hejmen, ĝuante la trankvilajn septembrajn posttagmezojn. Ankaŭ nun li ekiris sur la vastan bulvardon kun la tilioj, kaj poste dekstren li eniris la parkon, kie la arboj similis al starantaj senmovaj gardistoj kun buntaj manteloj de flavaj, ruĝaj, brunaj folioj. La aŭtunaj floroj en la bedoj iom moviĝis pro la vento kaj kvazaŭ klinis sin por saluti lin.

Ĉe la eta lago en la parko dum la sunaj septembraj tagoj kolektiĝis pentristoj, kiuj prezentis siajn bildojn, kaj la loko ĉi tie similis al granda neordinara ekspozicio. Ljuben ŝatis trarigardi la pentraĵojn, konversacii kun la pentristoj, kiujn li bone konis, kaj foje-foje li aĉetis iun pentraĵon. Jam li havis sufiĉe da bildoj kaj revis iam fondi artgalerion, kie estos pentraĵoj de diversaj pentristoj.

Nun li malrapide pasis preter la ordigitaj bildoj, atente trarigardis ilin, esperante vidi interesan kaj neordinaran pentraĵon, sed la bildoj ne vekis lian atenton. Ja, Ljuben bone konis la stilon kaj pentroarton de multaj el la pentristoj, kiuj ekspoziciis bildojn ĉi tie.

Li daŭrigis malrapide iri, sed subite haltis. Sur unu el la benkoj estis ordigitaj kelkaj akvarelaj pejzaĝoj. Ljuben alrigardis ilin kaj surpriziĝis. La pentraĵoj estis neordinaraj. La pentristo, kiu pentris ilin, havis ege originalan stilon. Li kvazaŭ perceptis nekonatan miraklan mondon kaj talente pentris ĝin. La koloroj estis mirindaj. Ljuben mire rigardis la bildojn. Ili ravis lin per ia naiveco, sincereco, radiantaj lumon kaj ĝojon. Senteblis la forta inspiro kaj jubilo de la pentristo.

Ljuben ĉirkaŭrigardis por vidi la pentriston, sed proksime al la bildoj estis neniu. Ĉe la najbara benko staris oĉjo Petko, maljuna konata pentristo, kiun Ljuben bone konis.

– Oĉjo Petko, kiu pentris tiujn ĉi pentraĵojn? – demandis Ljuben.

La maljunulo ekridetis kaj montris al la lago.

– Jen, li estas tie – diris oĉjo Petko.

Ljuben rigardis al la direkto, kiun montris la maljuna pentristo, sed tie li vidis nur kelkajn knabojn, kiuj pilkludas.

– Kie? – demandis Ljuben.

– Tie – denove diris oĉjo Petko – la blondhara bubo, kiu nun kuras al la pilko.

– Ĉu li pentris la pejzaĝojn? – ne kredis Ljuben.

– Jes – respondis la maljunulo. – Lia nomo estas Ruslan, kaj de tempo al tempo li venas ĉi tien.

Kaj oĉjo Petko vokis la knabon:

– Ruslan, venu ĉi tien. Tiu ĉi sinjoro deziras paroli kun vi.

Sendezire la knabo proksimiĝis al ili. Li estis pli-malpli dekjara kun densa blonda hararo, helbluaj okuloj kiel du vitraj globetoj kaj ruĝaj vangoj pro la kurado, similaj al maturaj pomoj.

– Ruslan, ĉu vi pentris tiujn ĉi pejzaĝojn? – demandis Ljuben.

– Jes – respondis la knabo.

– Do, vi ŝatas pentri – diris Ljuben.

– Jes.

– Kaj kial vi alportis ĉi tien la pentraĵojn?

Tiu ĉi demando iom embarasis la knabon. Li alrigardis malsupren al siaj elfrotitaj ŝuoj, kaj liaj longaj palpebroj kaŝis lian rigardon. Kelkajn sekundojn li silentis, kaj poste mallaŭte li ekparolis:

– Mi bezonas monon ...

– Kial? – miris Ljuben.

– Mi deziras havi poŝtelefonon. Ja, ĉiuj infanoj havas poŝtelefonon ...

– Ĉu viaj gepatroj ne povas aĉeti al vi poŝtelefonon? – demandis Ljuben.

– Mia patrino ne laboras. Oni maldungis ŝin. Mi ne havas patron; mi ne scias, kiu li estas.

Ljuben alrigardis la knabon, poste denove la pentraĵojn, kiuj staris sur la benko, kaj malrapide diris:

– Bone. Mi aĉetos du viajn pejzaĝojn. Tamen promesu, ke vi daŭrigos pentri.

La okuloj de la knabo ekbrilis.

– Vi havos poŝtelefonon, sed diru al mi, pri kio alia vi revas? – demandis Ljuben.

La knabo eĉ ne hezitis kaj tuj respondis:

– Kiam mi estos plenaĝa, mi faros ekspozicion en la urba artgalerio, kaj mia patro, kiun mi ne konas, venos, trarigardos miajn pentraĵojn kaj vidos, ke mi fariĝis pentristo.

– Iam vi certe faros grandan ekspozicion, kaj via patro certe venos vidi ĝin – diris Ljuben. – Nun mi prenos tiujn ĉi du pentraĵojn.

Ljuben proksimiĝis al la benko, prenis du pentraĵojn kaj donis al Ruslan kelkajn monbiletojn.

– Mi certas, ke vi fariĝos fama pentristo – diris Ljuben kaj foriris.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 29.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07