Tradukitaj literaturaĵoj en la sunda lingvo

La sunda lingvo estas minoritata lingvo parolata de ĉirkaŭ 42 milionoj da personoj en la okcidenta parto de la insulo Javo, en Indonezio. Kvankam ĝi estas la due plej disvastiĝinta minoritata lingvo en Indonezio, ĝi suferas pro la premo de la nacia idiomo, nome la indonezia, kaj de kelkaj fremdaj lingvoj, precipe la angla. Oni iam penis konservi la lingvon per tradukado de fremda literaturo al ĉi tiu lingvo. Tamen nun la nombro de tradukitaj verkoj malpliiĝas.

La Eta Princo

En januaro 2018 la verkanto ektradukis la rakonton La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry al la sunda lingvo. La provo komenciĝis post la iel koleriga konstato, ke oni havas la tradukon de tiu rakonto eĉ al la antikva egipta lingvo, sed ne ekzistas io tia por la sunda lingvo. Tial la verkanto komencis traduki la rakonton, malkovrante interesajn faktojn pri tradukado al la sunda lingvo.

Ĉe reta esploro pri tradukita literaturo en la sunda lingvo, eblis trovi preskaŭ nenion. Malkovreblis nur tio, ke la romano La Grafo de Montekristo de Alexandre Dumas estis tradukita al la sunda en 1928. Alia interesa malkovro estis, ke kelkaj mallongaj rakontoj estis tradukitaj kiel enhavo de loka revuo. Nenio alia estis. Tial la verkanto sentis sin fiera, tradukinte la verkon de Saint-Exupéry al la sunda.

Surpriza malkovro

Post fino de la laboro okazis vizito al eldonejo. Kun la eldonisto estis plenumita longa diskuto pri literaturo tradukita en la sundan. Estis tre surprize (eĉ iom ŝoke) malkovri, ke fakte la parolantoj de la sunda estas relative inter la plej aktivaj en la tradukado de fremda literaturo ekde 1920. Ne estis priaj informoj enrete, ĉar oni ne alŝutas tiujn librojn. Tamen la eldonejo ja posedas kelkajn ekzemplerojn de tradukitaj literaturaĵoj.

Ekzemple, en la sunda lingvo haveblas tradukoj de La vojaĝoj de Gulivero (de Jonathan Swift), Mil kaj unu noktoj, Hamleto, Odiseado kaj aliaj literaturaĵoj el la periodo 1920-1930. Tial la eldonisto menciis, ke la sundanoj bonvenigas fremdajn verkojn tradukitajn en ilian lingvon.

Maljunaj aŭ jam forpasintaj tradukistoj

Bedaŭrinde, kvankam en la pasinteco la sundanoj ofte tradukis fremdajn verkojn al la propra lingvo, nuntempe la nombro de tradukoj malkreskis. Aktivaj sundaj verkistoj estas ĉefe maljunaj, kaj plej brilaj verkistoj jam forpasis. Nuntempe la nombro de lertaj sundaj tradukistoj malaltas, kaj plejparte ili nur tradukas mallongajn rakontojn kiel enhavon de loka revuo.

Alilingvigo valoras

La tradukado de fremdaj literaturaĵoj estas inda klopodo por lingva konservado. Fakte, traduki fremdajn verkojn signifas provizi la parolanton de iu lingvo per novaj legindaĵoj, kiuj enhavas novajn ideojn kaj pensmanierojn malsamajn ol tiuj de la lokuloj. Tiel oni povas pligrandigi sian konon pri la mondo kaj la vivo. Espereble, en la estonteco estos pli multaj personoj, kiuj kapablos traduki fremdan literaturon al minoritataj lingvoj. Alia deziro estas, ke iutage la verkanto povos disponigi sundan literaturon en Esperanto, ĉar estas bona kaj utila afero ne nur konservi la sundan lingvon, sed ankaŭ gardi la ideojn de la sundanoj kaj disvastigi ilin al la cetera mondo.

Syauqi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07