Sen kontakto kun la realo

Dum Aleksander Gofen (El mia vidpunkto, MONATO 2018/10, p. 5-6) evidente pravas pri tio, ke neniu lingvo en si mem povas rekte plibonigi la mondon, en la cetero de sia opiniesprimo li bedaŭrinde delire perdas kontakton kun la realo. Mi elstarigu nur du aspektojn.

Unue, estas absurde redukti la nunan staton de la mondo al konflikto inter islamo kaj iu „okcidenta” kristanisma civilizo. Necesas konscii, ke la du popolnombre plej grandaj landoj de la mondo – Ĉinio kaj Barato – kaj amaso da aliaj landoj estas nek islamaj nek kristanaj.

Plie, ne eblas senchave paroli pri islamo kiel unueca tuto: ekzistas la baza skismo inter sunaismo kaj ŝijaismo, kaj interne de kaj apud tiuj du grupoj estas multaj islamaj ideologioj. La ideologion de la tiel nomata Islama Ŝtato kaj de similaj ĝihadismaj movadoj ne subtenas la plejparto de la homoj, kiuj sin konsideras islamanoj. Akuzi la tutan islaman mondon pri ĝihadisma ideologio estas insulto al islamo, samkiel estus insulto al kristanismo supozi, ke ĉiuj kristanoj subtenas la ekstremajn ideojn de iuj sektoj.

Kaj utilas memorigi ankaŭ, ke en la tuta historio de kristanismo kaj de nia „okcidenta” civilizo (mi preskaŭ metus citilojn ankaŭ ĉirkaŭ la dua vorto) ne mankas okazoj de ekstremuloj kiuj (ne konsiderante sin „ekstremaj”) masakris kaj buĉis je la nomo de Dio.

Kaj tio venigas min al la dua afero. Kiom da indiĝenoj amerikaj pereis pro la invado de eŭropanoj, kiuj ofte kredis sin senditoj de Dio? La principo, ke „lando X apartenas al popolo X”, certe havis grandan rolon en la nacia konsciiĝo kaj la estiĝo de naciaj ŝtatoj en Eŭropo dum la 19a kaj 20a jarcentoj, sed se oni volas nomi tion „eterna aksiomo” oni rigardu iom pli vaste al la historio. La tuta nuna Usono estiĝis per malrespekto al tiu principo, ĉar kiam en Ameriko alvenis eŭropanoj, jam ekzistis indiĝenaj popoloj. Do laŭ la logiko de Aleksander Gofen (usonano, se mi bone komprenas), lia tuta hejmlando baziĝas sur krimo kontraŭ la homaro. En lando kiun kreis enmigrintoj, ne decas batali kontraŭ enmigrado.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07