Helpilo por mise-bise-lernantoj

Aperis nova vortaro Esperanto-germana. Mi havas la impreson, ke ĝi estas destinita al la amaso da homoj, kiuj en la reto renkontas Esperanton kaj klopodas per deĉifrado, sen kono de gramatiko aŭ vortoj, lern(et)i la lingvon. Mi nomas tion la metodo „mise-bise”: oni klopodas, duonsukcesas, duonmisas kaj ree klopodas. Kaj por iuj, relative malmultaj, tio vere povas konduki al kono. Mi konas iun, kiu tiel lernis la lingvon: ĵetis sin sur tekstojn (libro en tiu okazo, sed ne lernolibro) kaj el la lingvo deduktis la gramatikon. Nature ja (almenaŭ en etnaj lingvoj) la gramatiko deduktiĝis el la lingvo! Necesa helpilo en tiu metodo estas, tamen, la disponeblo de vortaro. La antaŭparolo sugestas, ke tiu ĉi vortaro (almenaŭ ĝia unua eldono) estiĝis el la vojo, sekvita de la aŭtoro. La aŭtoro ŝajnas sugesti, ke per luda trafoliumado de la vortaro la lingvo ventume alkroĉos sin al la ludanto.

Ezokosalte

Kvankam la sperto sendube povas esti treege kontentiga, lerniga, amuza, tamen ŝajnas al mi, ke la mise-bise-metodo ne estas la plej rekta vojo al nia lingvo, kaj mi pensas, ke tre malmultaj homoj sukcesas daŭrigi ĝin ĝis fina rezulto. Ni esploru, ĉu la pritraktata vortaro povas plenumi la necesan helpeman rolon. En la vortaro troviĝas la vorto „ezokosalto”, kiu apartenas al la mondo de gimnastiko. Mi proponas, ke ni ezokosalte vizitu la vortaron. Fine de la artikolo „ezokosalto” troviĝas la mencio, mallongige, ke temas pri sporta termino. Tio estas indikita inter rektaj krampoj, kaj kursive presita ... sed sampaĝe, ĉe „Fagoto” aperas, ke ĝi estas muzika termino, kio estas indikita kursive, sed sen krampoj. En aliaj lokoj aliaj indikmanieroj aperas ... tio ne ĝenas komprenon (aŭ malmulte), sed ĝi donas impreson de malzorgeco, de amatoreco. La „ezokosalto” mem, kiom ajn simpatia ĝi estas al mi, indikas iun hazardecon ĉe elektado de vortoj. Jes, Krause mencias ĝin, sed nur en sia dika vortaro. La ŝanco, ke mise-bise-promenanto renkontos ĝin, ŝajnas al mi tre dubinda.

Obstina natureco

Klare la aŭtoro deziras trakti Esperanton kiel oni traktas etnajn lingvojn kaj ordigas la vortojn strikte laŭ alfabeto, do tute kontraŭ la kutima esperanta nesteco (tiel oni nomas la ordigon ĉirkaŭ radikoj). Tio ŝajnas al mi tute ne helpema. Inter bovaĵo, bovidaĵo, bovido, bovino kaj bovo solecas la bovlo. Kaj lernanto, precipe bise-mise-lernanto, riskas, tamen, ankoraŭ kolizii kun aliaj bovaĵoj: bovidkapaĵo, bovinisto, bovojungitaro, bovrostaĵo por citi nur tiujn, kiujn Okelmann (1989) mencias. Okelmann estas tre parenca, multe pli vasta, simila vortaro, kiu ŝajne klopodis listigi absolute ĉiujn eblajn derivaĵojn de la esperantaj radikoj. Fakte, ĉi tiu vortaro iel estas kondensita Okelmann ... kun aldonoj, ĉar ne nur la ezokosalto estas pluseto.

Problemo de la elekto

En tiu ĉi speco de vortlistaroj, sen iu ajn ekzempla frazo, sen iu ajn esprimo, la elekto de tradukoj estas tre tikla afero. Oni devas doni kiom eble plej multajn „eblajn tradukojn”. Ĉe „fleksebla” oni trovas: biegsam; schmiegsam, geschmeidig; gefügig, nachgiebig. Mi lasas al germanoj juĝi, ĉu ĉiu eblas ... sed supozas, ke jes. Ĉu la uzo de diversaj interpunkcioj havas sencon, mi pridubas. Cetere, post la kapvorto ĉiam uziĝas punktokomo, kion mi trovas iom stranga. Ĉe „granda” mi trovas: groß, berühmt, hoch, stark. Mi fakte ne sukcesis ĝis nun trovi ekzemplon, kie „granda” tradukiĝus stark, almenaŭ ne en la PIV-aj ekzemplaj frazoj.

Puzlado necesa?

Mi menciis mankon de esprimoj, sed ili ne tute mankas. Oni renkontas kiel kapvorto(j)n „agrable varma” ĉe la litero A; ankaŭ „alta protektanto” kaj „elektra rulseĝo” (ĉe E), kiuj ne ripetiĝas ĉe la substantivo. Aliaj similaj duopoj estas ripetitaj, sed tamen iom da puzlademo ŝajnas dezirata ĉe uzantoj de la vortaro.

Enkadrigo ribeluleca

Ĉu la aŭtoro nepre deziras deklari sin obstina sendependa ribelulo? En la klarigoj pri uzado de la vortaro li nur supraĵe mencias, ke por bone kompreni esperantan vorton oni nepre komprenu la afiksojn, la radikojn kaj la finaĵojn, sed donas nenian plian klarigon pri tio, kaj ankaŭ en la vortaro mem donas tre malmultajn klarigojn ĉe la afiksoj. Ĉe „aĵo” menciiĝas nur Ding; li eĉ ne mencias, ke ĝi estas sufikso. Li aldonas kiel rimarkon ke ... se eble ... oni konu la 16 regulojn de la gramatiko de „Samenhof” (Plej ofte li uzas la nomon Samenhof. En la listo de mallongigoj Zam. estas mallongigo por Samenhof/Zamenhof.) En la sama teksto li skribas ankaŭ, ke, se oni ne disponas (en tiu ĉi erao?) pri supersignoj, oni anstataŭe uzu „aldonon de x”. Li eĉ ne mencias la Fundamentan aldonon de h, kaj listigas la literojn: cx, gx, hx, jx, sx, ux. En la fino de la libro li aldonas kelkajn (ne tro modelajn!) ekzemplajn tekstojn kaj uzas tie la x-skribon (sed tamen foje forgesas aldoni la x-on aŭ deziras al la leganto: „felixan vivon”).

Kun supraĵa simpatio

Mi havas la impreson, ke la aŭtoro tre simpatias Esperanton, sed tre malmulte submergiĝis en ĝin, almenaŭ en ĝian mondon kaj en ĝian kulturon. La vortaro certe estas malpli bona ol la vortaro de Ulrich Matthias ... do kio nova sub la suno? Ĝi vere alportas nenion novan. Kio do pravigas ĝian eldonon? Precipe, se vi ne apartenas al la mise-bise-anaro, uzado de tiu vortaro nur kolerigos vin.

Petro DESMET'
Josef Fliegner: Esperanto Aktiv, Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Eld. Kirsch-Verlag, Nümbrecht, 2018. 242 paĝoj broŝuritaj. Dua eldono. ISBN 978-3-943906-41-7.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07