Junulara protesto kontraŭ la turka okupado

La 15an de novembro 1983, preskaŭ dek jarojn post la turka invado al Kipro, estis proklamita tiel nomata Turka Respubliko de Norda Kipro: fantomŝtato, kiu okupas 37 % de la insula teritorio kaj kiun ĝis nun oficiale rekonis absolute neniu monda ŝtato krom Turkio mem. Temas pri areo de 3355 kvadrataj kilometroj kun proksimume 265 000 loĝantoj.

Falsa ŝtato

Ĉiujare okaze de tiu datreveno, do ĝuste en tiu novembromeza tago, pluraj manifestacioj kaj protestoj kontraŭ psevdokratos (falsa ŝtato, en la novgreka) okazas en la ĉefaj urboj de la orient-mediteranea respubliko. Multnombraj eventoj estis organizitaj en 2018, kiel en la antaŭaj jaroj, en la ĉefurbo Nikozio, sed ankaŭ en Limasolo, Pafoso kaj Larnako.

Granda striko

Matene, kiel kutime, miloj da liceaj kaj universitataj studentoj faris grandan strikon. Ili ne iris lernejen, sed anstataŭe renkontiĝis en centra loko de sia urbo. Ili faris paroladojn de kondamno kaj memorigis pri la viktimoj de la turka invado, samkiel pri la multaj malaperintoj (personoj, kiuj malaperis dum la tumultoj de 1974 kaj pri kies sorto neniu iam ion eksciis). Ili ankaŭ ludis kaj kantis kanzonojn kun patriotisma enhavo, kontestante la turkajn registaron kaj politikon, kaj samtempe petante, ke la internaciaj institucioj helpu trovi pacan solvon.

Ili esperas, ke tia solvo kondukos al reunuiĝo de la lando kaj de la du komunumoj (grek-kipra kaj turk-kipra), kiuj pasintece paceme kunvivis en la tuta insulo. La necesa kondiĉo, por ke tio okazu, estas iliaopinie, ke la kolonianoj kaj la turkaj militistoj forlasu la insulon, kie ili kontraŭleĝe troviĝas ekde 1974.

Atilo

Matene de la 15a de novembro junuloj el Limasolo atingis la vojon Anexartisias kaj restis tie plurajn horojn, organizante pacan proteston antaŭ granda registara konstruaĵo. Ili tenis enmane tolbendojn kaj flirtigis la kipran kaj la grekan flagojn (ĉi-lasta estas simbolo de la etno de grek-kipranoj, siadire greklingvaj civitanoj de la sendependa Respubliko Kipro, sed fakte anoj de la greka nacio, nemalsame ol la greklingvanoj de Grekio). Oni montris aŭ klamis sloganojn kiel „Atilo forlasu Kipron!” (kun aludo al la barbara reĝo), „Kipro apartenas al sia popolo!” kaj „Ni malakceptas ĉian faŝismon!”.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07