Ĉu fuŝita parolado? Ne, lernado

Nuntempe homoj multe vojaĝas. Kial ne? Ja estas multe da mono, kaj haveblas aviadiloj, kiuj ene de kelkaj horoj portas onin al Afriko, Ameriko aŭ Nov-Zelando ... Miloj da agentejoj siaflanke reklamas ĉiutage allogajn, ravajn pejzaĝojn, dum milionoj da homoj flugas sur strandojn de Egiptio, de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, de Turkio. Laborantoj en agentejoj organizas agrablan banadon, turistoj revenas sunbrunaj ...

Oni povus senfine ŝerc-moketi filistrojn, sed ni ekparolu pri aferoj pli seriozaj. Kio interesas vojaĝantojn? Ili ne nur (kaj ne ĉiam) interesiĝas pri ban- aŭ kurac-lokoj. Ili tamen deziras ricevi informojn pri la kulturo de la vizitota lando, scii pli pri muzeoj, etnaj moroj kaj pluraj lokaj interesaĵoj. Kaj ju malpli la lando estas priskribita en turisma reklamo, des pli scivoliga ĝi estas.

Natura obstaklo

Sed aperas ĉi tie natura obstaklo: oni ja devos iel paroli kun la tiea loĝantaro. En okcidentaj landoj eblas komunikiĝi angle, sed en lokoj pli ekzotikaj la anglan oni apenaŭ konas. Ekzistas tial multnombraj porturistaj frazlibroj. Uzante tiajn libretojn, turisto povas efektive ion diri aŭ demandi. Oni legas transskribon aŭ eĉ, laŭnecese, montras al lokulo specifan linion. La indiĝeno legas kaj ion respondas. Kion? Ho, vi tion ne ekscios: vi ja neniam lernis tiun lingvon, ties lingvon! La libreto do taŭgas nur por mendi flugbileton aŭ sin instali en hotelo, nenio alia. Vera konversacio ne eblas. Kion do fari? Ĉu estas elembarasiĝo?

Kauderwelsch

Jes, estas. Ĝin proponas la germana eldonejo Reise Know-how, kiu publikigas, laŭ originala metodo (nomata Kauderwelsch), lernolibrojn pri diversaj lingvoj, dialektoj kaj eĉ slangoj. Ĉiu lernolibro estas poŝformata kaj havas proksimume 150-200 paĝojn. Ĝi konsistas el 3 partoj: gramatiko, konversacio, vortaro. Ĝis nun aperis jam pli ol 230 versioj de tiu eldonaĵo.

Ĉu oni multon bezonas por kompreni kaj komprenigi sin en fremda lingvo? Antaŭ ĉio, homoj devas ekmastri la sonojn, kiuj forestas en ilia gepatra lingvo. Ne malbone estus ekmastri la skribsistemon kaj lerni ĝin legi, sed kelkfoje tio estas tro malfacila – pensu pri la japana aŭ la araba por okcidentanoj – kaj sume nenecesa, ĉar, laŭ la metodo de la germana eldonejo, proksimuma elparolo estas jam donata per transskribo.

Gramatiko

Plie, la gramatiko. Do, unue oni lernu kazojn (se ili ekzistas en la lingvo) kune kun iliaj finaĵoj. Se kazoj ne estas, oni devas ellerni manierojn por esprimi alternative tiujn funkciojn: kutime utiliĝas prepozicioj. Samtempe oni lernu, kiamaniere formi pluralon kaj dunombron, se ili ekzistas en la lingvo. Kiom da genroj havas substantivoj, kiaj gramatikaj diferencoj estas inter ili, kaj kiel tiuj diferencoj estas gramatike esprimataj? Ne ĉiuj lingvoj havas genrojn: kelkfoje, anstataŭ genroj, ekzistas aliaj gramatikaj klasoj (ekzemple en la ĉina, la svahila, la ĉeĉena).

Due, la verbo: konjugacio laŭ personoj en as-, is-, os-tempoj; ĉio ĉi ekzistas en plej multaj lingvoj. Krome: imperativo kaj subjunktivo, verboj en la demanda kaj la negativa formoj. Adjektivoj: kiel estas formataj la gradoj de komparo, kiel ili ŝanĝiĝas laŭ kazoj, se tio ekzistas. Estas necesaj ankaŭ kardinalaj numeraloj, ordaj numeraloj kaj diversaj pronomoj: personaj, posedaj, demandaj kaj aliaj. Kaj numeraloj kaj pronomoj povas havi kazojn. Oni devas scii prepoziciojn kaj kiujn kazojn (de substantivoj kaj adjektivoj) ĉiu el ili eventuale postulas.

Restas ankoraŭ konjunkcioj kaj kelkaj demandoj pri sintakso, el kiuj la plej grava estas vortordo en propozicio. Kelkajn negravajn nuancojn – partikulojn, interjekciojn ktp – en simpla konversacio oni povas ne uzi. En tio konsistas la tuta necesa gramatiko de ajna lingvo.

Frazaro originala

Sed la nura gramatiko ne donas ankoraŭ la scipovon paroli. Tial lernolibroj ofte donas tion, kio estas konata kiel frazaro. Ĝuste tiu parto en la menciitaj eldonaĵoj estas aparte kurioza kaj originala. Pro kio? En la unua linio estas donata frazo en la fremda lingvo. La dua linio estas laŭlitera (laŭvorta) traduko: estas indikataj kazoj per ciferoj, personoj kaj tempoj de verboj kaj aliaj gramatikaj detaloj laŭbezone. La tria linio donas normalan tradukon. Ni konsideru tion per kelkaj ekzemploj el lingvoj iom maloftaj. La unua estu la svahila:

Unajua, behewa la daraja la pili liko wapi?Vi-scias, vagono de klaso de du estas kie? – Ĉu vi scias, kie estas la vagono de la dua klaso?

Mahali gani ni pazuri pa kuangalia wanyama?Loko kiu estas bona de observo bestoj? – Kie oni povas plej bone observi bestojn?

La kursiva frazo en la ekzemploj estas traduko laŭvorta. Komence ĝi ŝajnas senutila absurdo (la vorto Kauderwelsch ĝuste signifas „galimatio”, „abrakadabro”). Sed, iom post iom, la leganto de la lernolibro danke al tiu ŝajna absurdeco penetras en la strukturon de la ĝis nun nekonata lingvo.

Kaj ankoraŭ unu lingvo, la slovena:

Od kod ste, če smem vprašati?De kie vi-estas, se mi-pravas demandi? – Ĉu mi rajtas demandi, de kie vi estas?

Ali nam lahko pokažete nekaj znamenitosti?Ĉu al-ni facile vi-montros ion de-rimarkindaĵoj? – Ĉu vi povas montri al ni iom da rimarkindaĵoj?

Turismaj celoj

Uzante la scion de la gramatiko kaj ekzemplojn de frazoj el la dua parto, lernanto povas konstrui centojn, aŭ milojn, da propraj frazoj. Por fari tion, helpas la tria parto, la vortaro. Laŭ informo de fakuloj, por simpla konversacio sufiĉas 500 vortoj. En la vortaro estas donataj proksimume 1000. Krome, en la unua kaj la dua partoj, oni donas en temaj listoj ankaŭ, verŝajne, milon da vortoj. Sume lernanto havas je sia dispono 2000 vortojn de lingvo, el kiu li antaŭe sciis eĉ ne unu. Sendube, lerninte per ĉi tia libro ekzemple la persan, oni ne povos legi robaiojn de Ĥajam 1. Por ilin legi, nepras studi dum kvin jaroj en universitato kaj poste labori dum kvin/dek jaroj kiel tradukisto. Jes, ĝuste tiel – sed turisto, vojaĝanto, ja havas celojn pli modestajn.

Mihail KOROTKOV
korespondanto de MONATO en Rusio
1. Aŭ Kajjam, kiel literumita en pluraj verkoj akireblaj ĉe www.retbutiko.be.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-28