Supervivas la genoj de prahistoriaj eŭropanoj

En la deoksiribonuklea acido (DNA) de la sardoj (la ĉefa gento de Sardio, la due plej granda insulo de Italio kaj ankaŭ de Mediteraneo) ekzistas pluraj altvaloraj informoj pri la praa historio de Eŭropo kaj de la hodiaŭaj eŭropanoj. Tion ĉi sciigas aparta esploro, kiu konsideris la tutan genomon de 3514 individuoj el diversaj partoj de la mez-mediteranea insulo, konata ankaŭ kiel Sardinio.

Trafa artikolo tiurilate estis lastatempe publikigita en la revuo Nature Genetics: ĝi informas, ke sardoj – kaj precipe tiuj el la internaj partoj – konservas pli bone ol ajna alia nuntempa gento la genajn trajtojn de tio, kio estis la loĝantaro de la eŭropa kontinento antaŭ 7000 jaroj. La skipon de esploristoj, kiuj okupis sin pri ĉi tiu projekto, direktis la italo Francesco Cucca [franĉesko kuka], direktoro de la instituto pri genetika kaj biomedicina esplorado de la Nacia Esploro-Konsilio (itala akronimo: Cnr-Irgb), kaj de la usonano John Novembre, profesoro pri homa genetiko en la universitato de Ĉikago.

Rezervujo

La DNA tipa por la sarda loĝantaro estas priskribita de la fakuloj kiel rezervujo de antikvaj genetikaj variantoj, kiuj nuntempe estas tre maloftaj aliloke en la malnova kontinento, sed treege gravas por kiu ajn, kiu volas pristudi genetikajn malsanojn.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07