Ejo en Bjelostoko

Vintras terure. Neĝo krakas sub la piedoj en Bjelostoko. Tra neĝoŝtormo malfacile iras knabo. Jam krepuskiĝas. En la fono batas la turhorloĝo, kvinfoje. Pli kaj pli laŭte aŭdiĝas polaj voĉoj. Temas pri iritataj plenkreskuloj, kies krudaj voĉoj flugas tra la ŝtormo, voĉoj tre blasfemaj, bone aŭdeblaj por la orelo, kaj senteblaj por ĉiu animo sentema. „Tiuj damnaj rusoj! Co za bałagan, cholera! Kia fatraso, fi! Kial ili neniam purigas nian straton?”

Malaperas iliaj botoj en la blanka tavolo. La knabo suprentiras sian kolumon, pliŝirmante la vizaĝon de la mordanta malvarmo. Li revas pri dolĉaĵoj kaj hejma varmiĝo en la komforto de amika domo. Leo atendas lin tie por kune studi la gramatikajn tiklaĵojn de la antikva greka. Fakte morgaŭ okazos grava testo en la lernejo. Pendaĵo neĝkovrita montriĝas antaŭ liaj esperplenaj okuloj. Lia ganto tuj forviŝas la neĝon, kaj sur la ŝildo aperas vorto rusa: alkogolskaja, drinkvendejo.

Kun bedaŭro, li obstine daŭrigas sian vojon. Iu stumblas, kaj kontraŭvole piedfrapas malplenan botelon, kiu kuŝis en la neĝo. La ŝtormo tralasas denove krudan voĉon. Tiu homo haltas ŝanceliĝante, prenas la botelon kaj ĵetas ĝin. La botelo tinte frakasiĝas en apuda rubujo. Apenaŭ aŭdeble, krudaj vortoj en la rusa, kiuj akre mencias la pigrecon de la poloj, atingas la orelojn de la knabo. Kial malamikaj grupetoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, kaj interkompreniĝado estas absolute ne ebla?

Li tuj turniĝas dekstren al la alia flanko de la strato. Tie estas alia ŝildo. Tra la aero li flaras agrablan odoron de freŝaj bakaĵoj. Ganto viŝas la ŝildon, kaj legeblas la vorto: pano. Li ĉirkaŭiras la angulon, kaj estas alia vendejo antaŭ li. Liaj okuloj rigardas supren al la ŝildo de tiu vendejo. La neĝo lasis la lastajn literojn klare legeblaj: skaja. Li frapetas la ŝildon, kaj la neĝo falas leĝere sur la straton. Konditerskaja. Sukeraĵejo. Jen fine la ĝusta loko! Liaj okuloj jam komencas brileti, kiam li eniras la vendejon. Kelkajn minutojn poste la knabo pli ĝoje promenas sur la strato kun saketo.

Kia maloportunaĵo! La antikva greka havas tiom da difinaj artikoloj, kaj mi neniam sukcesis parkerigi ilin sen helpo de Leo. Feliĉe li helpos al mi, kaj mi trovis la dolĉaĵojn kiel rekompencon post la studado. Tri, naŭ, dek tri ... Jen! Ĉi tie devas esti la apartamentaro, kie loĝas Leo. La knabo rekte eniras la konstruaĵon kaj rapidas al ŝtuparo sen ĉirkaŭrigardi.

„Kien vi iras? Kiu vi estas? Ĉu vi ne vidis la ŝildon? Vi devas anonci vin, stultulo!” Surprizite li turnas la kapon kaj subite vidas la pordiston. „Pardonu min, sinjoro”, li mallaŭte respondas ruse. „Atendas min mia amiko Leo Wiener, kiu loĝas en la tria etaĝo.” La pordisto kolerete fingromontras la ŝildon al la timigita knabo. Sur ĝi estas skribita la vorto: ŝvejcarskaja, pordistejo. Skaja. Ejo.

Lazaro Zamenhof ekkomprenas, ke la gramatiko povas pli kaj pli degeli en liaj manoj, kaj ke la grandecon de la vortaroj povas anstataŭi unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Li subite eksentas la teron sub siaj piedoj. Antaŭ liaj okuloj klariĝas skizoj de nova, arta lingvo.

La Krikenhara Okopo
La Krikenhara Okopo estas aro de Pieter Engwirda, Joost Franssen, Marjan Franssen, Federico Gobbo, Johan van der Hoek, Andries Hovinga, Gerd Jacques, Alfonso Pijnacker. Tiu ĉi rakonteto estas rezulto de Esperanto-kurso por supera nivelo, kiu okazis en Krikkenhaar, Nederlando, dum la studsemajnfino organizita de Esperanto Nederland de la 16a ĝis la 18a de marto 2018.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de La Krikenhara Okopo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07