MONATO

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Falsaj eŭroj damaĝas ekonomion

La litova polico prezentis al Eŭropa Centra Banko konkretajn proponojn por protekto de eŭro-monbiletoj kontraŭ falsado. Tia ideo naskiĝis, post kiam la polico malkovris kontraŭleĝan presejon kun preskaŭ naŭ milionoj da altkvalite produktitaj centeŭraj biletoj.

Unua informo pri la moderna falsejo de eŭrobiletoj la polican departementon de Litovio atingis antaŭ unu jaro, kiam estis arestitaj du junuloj, kiuj al ŝajnaj aĉetantoj vendis 1600 falsitajn eŭrojn. Tiam policistoj ne sukcesis eltrovi, kie la monbiletoj estis produktitaj. Ili pensis pri ligoj kun kunuloj en Hispanio kaj Francio. Nun oni supozas, ke la falsa mono ekestis en la presejo, kiun la polico en novembro 2004 sukcese senvualigis en la urbo Kaunas.

En la eŭrofalsado partoprenis du presejoj. Unu preparis kliŝojn, la alia presis. Ambaŭ oficiale okupiĝis pri eldonado de diversaj reklamiloj kaj revuoj. Ilia falsobjekto estis nur centeŭraj monbiletoj. La biletoj estas tiom altkvalitaj, ke malfacilas ilin distingi de aŭtentaj monbiletoj. La polico arestis 11 personojn, suspektatajn pri partopreno en kontraŭleĝa agado. La arestitoj asertis, ke sian presagadon ili komencis en julio 2003. Pro tiu krimo leĝaro de Litovio antaŭvidas enprizonigan punon de tri ĝis dek jaroj.

Onidire la presejo pro la produktado de ĉiuj 5000 centeŭraj monbiletoj ricevis 3000 verajn eŭrojn. Supozeblas, ke falsistoj sukcesis vendi minimume 8 milionojn da eŭroj. Kutime unu aĉetanto akiris 50 000 ĝis 100 000 eŭrojn. Falsitaj eŭroj vendiĝis kontraŭ malsamaj sumoj, depende de la akirata kvanto kaj de la lando, en kiun ili estis transportataj. La lastan printempon krimuloj provis vendi 100 000 falsajn eŭrojn kontraŭ 40 000 veraj eŭroj al litovaj policanoj, ŝajnaj aĉetantoj. Pli ol unujara observado de krimagoj kondukis la litovan policon al sukcesa rezulto.

Litovaj ekonomiistoj absolute neas iun ajn pozitivan influon de la falsaj eŭroj, kiuj trafis al cirkulado. Ili asertas, ke la damaĝo por la ekonomio egalas al la kontraŭleĝe presita monsumo. Estro de moderna presejo ekdubis, ĉu vere la eŭroj falsitaj en Kaunas estas tiom altkvalitaj, kiel supozas polico. Ja por fari ilin tiel altkvalite, necesas havi specialan, por monfarado dediĉitan farbon kaj paperon, kiuj estas strikte kontrolataj. Sed se evidentiĝos, ke estas tiel, kiel la polico suspektas, certe temos pri kontaktoj kun la internacia mafio, kiu kontribuis al akiro de originalaj eŭro-modeloj kaj al produktado de kliŝoj.

Eŭropa Centra Banko (www.ecb.int) dufoje en la jaro informas pri falsado de eŭroj. Dum la unua jarduono de 2004 el cirkulado estis forigitaj 307 223 falsaj eŭrobiletoj (dum la dua duono de la jaro 2003 estis preskaŭ 312 000).

La disdividiĝo de tiu ĉi kvanto laŭ biletoj estas jena:

5 eŭroj 10 eŭroj 20 eŭroj 50 eŭroj 100 eŭroj 200 eŭroj 500 eŭroj Totalo
Kvanto 3258 7955 86 671 133 921 65 393 8889 1136 307 223
En procentoj 1,0 2,6 28,2 43,6 21,3 2,9 0,4 100
LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2004