MONATO

Enkonduko

Koincido

Frapetas min du artikoloj en la hodiaŭa ĵurnalo, unu apud alia. Unu informas pri katastrofa tajfuno en Japanio, kiu detruegis domojn, kaŭzis inundegojn kaj mortigis plurdek homojn. La artikolo informas, ke ĉi-jare furiozis jam dek tajfunoj en Japanio, tiom multaj kiom neniam antaŭe dum unu jaro. La apuda artikolo temas pri ekkonoj de italaj sciencistoj; ili eltrovis, ke homo, kiu pasigas unu tagon en la centro de Milano, Palermo aŭ Triesto, inhalas tiom da veneno, kiom egalas al fumado de 15 cigaredoj. Precipa kaŭzo de poluado laŭ la studaĵo estas benzolo, kiu estigas kanceron. Kiel konate, tiu ĉi veneno venas precipe el motoroj de aŭtoj.

Certe estas koincido, ke saman tagon ĵurnalo raportas pri ambaŭ temoj. Sed ĉu estas ankaŭ hazardo, ke ĉi-jare tutmonde estis aparte multaj ŝtormegoj, tempestoj, uraganoj kaj precipe tajfunoj, ciklonoj kaj tornadoj, do kirloŝtormoj? Precipe la kariban regionon kaj Usonon trafis teruregaj kaj monstraj kirlo-uraganoj. Malpli suferis Eŭropo – sed eble ankaŭ tio estas hazardo, ĉar en antaŭaj jaroj ankaŭ tiu ĉi kontinento kun kutime stabila klimato spertis nekutime fortajn ŝtormojn.

Jam de longa tempo klimat-fakuloj avertas, ke pro la forcado per venenoj kiel tiuj el aŭtomobiloj tutmonde la klimato ade varmiĝas kaj tial ĝi perdas sian naturan ekvilibron. Pro tia minacanta (fakte jam okazanta) klimatokatastrofo oni organizis unu konferencon post alia kaj ellaboris „protokolojn”, laŭ kiuj ŝtatoj devigas sin protekti la klimaton. Sed ŝajnas, ke la efiko estas preskaŭ nula, tiel ke ni ne povas kredi pri kaprica hazardo rilate la uraganojn. Ĉar samtempe la aŭtotrafiko neniel reduktiĝis, male. En Germanio ekzemple jam ne nur dum feriaj tempoj, sed tutjare, multas trafikŝtopiĝoj sur ĉiuj stratoj. Kvankam homoj scias, ke tiel ili damaĝas la klimaton kaj fine ja sin mem, ili senskrupule uzadas siajn aŭtojn. Oni nomas tion „percepta disonanco”: mi scias pri la fatala sekvo de mia ago, sed neglektas tiun percepton kaj agas kontraŭe al ĝi. Do ne nur kulpas registaroj kaj industrio, sed ankaŭ la ordinaraj homoj mem pri la katastrofo. Ĉu ne prave la naturo venĝas pro tioma homa stulteco?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004