MONATO

Politiko

EŬROPO-AZIO

Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?

Duono de la monda produktado kaj pli ol 40 % de la monda komerco estis samtempe reprezentataj en oktobro en la vjetnama ĉefurbo Hanojo ĉe pintokonferenco de la Azia-Eŭropa Renkonto (angle: Asia-Europe Meeting, ASEM). En la konferenco partoprenis 39 landoj inkluzive de la plej disputata, Birmo.

La gvidantoj de la diversaj ŝtatoj postulis de Birmo, ke ĝi pli forte strebu al demokrataj reformoj kaj forigu barojn al politikaj partioj. Birmo la unuan fojon ĉeestis la pintokonferencon, same kiel la dek novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio (EU). Tamen antaŭ la konferenco eŭropaj ŝtatoj minacis bojkoti la aranĝon pro la invito de Birmo en ASEM. Finfine ili akceptis Birmon sub la kondiĉo, ke la regantaj generaloj promesu pli fortajn sankciojn kontraŭ la armea reĝimo en Jangono. Romano Prodi, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ĝojis pri la komuna premo al Birmo: „Mi pensas, ke tiu ĉi formo de kolektiva premo estos tre grava por trovi solvon.” Dume la Nobelpremiitino kaj opozicia estrino en Birmo Aung San Suu Kyi plu submetiĝas al hejmaresto – jam pli ol unu jaron.

Mondaj temoj

ASEM-gvidantoj ankaŭ alvokis Unuiĝintajn Naciojn ekbatali por homaj rajtoj kaj regado per leĝoj. La politikistoj ankaŭ diskutis la klimatoŝanĝon kaj la forigon de la EU-ŝtata armila embargo kontraŭ Ĉinio. La embargo ekvalidis post la masakro en 1989 de manifestaciantoj sur la placo Tiananmen en Pekino, sed nun la eŭropa armilindustrio flaras bonan komercon kun Ĉinio. Tamen pluraj eŭropaj landoj atendas unue de Ĉinio senteblan klopodon plibonigi homajn rajtojn en sia lando.

ASEM estas la sola forumo, kie la eŭropa kaj azia regionoj povas rekte interparoli. La libera kadro ne konas fiksan tagordon kaj ebligas diversajn interparolojn. Ekzemple okazis diskutoj inter la sudkorea prezidanto Roh Moo-hyun kaj la ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri Nord-Koreio. Observantoj tamen timas, ke temoj tro abundas por tritaga konferenco, tiel ke nenio estas vere decidita. Multaj eŭropaj ŝtatoj volas reliefigi siajn rilatojn kun la aziaj ŝtatoj, kiuj ĝis nun pli atentas rilatojn kun Usono, sed serĉas alternativon.

Marko Naoki LINS
Dialogforumo ASEM

ASEM estas dialogforumo, kiu plifortigu la ekonomian kaj politikan kunlaboron de la du mondopartoj. La ĉi-jara pintokonferenco estas la kvina. ASEM estis la unuan fojon aranĝita en 1996 en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko kaj ekde tiam okazas ĉiun duan jaron. Ĝi ekis el la ideo, ke kunlaboro inter la du regionoj helpus kontraŭstari marĝenigon de la du ŝtatgrupoj flanke de Usono. Krom la renkonto de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj ankaŭ okazas regule ASEM-kunsidoj de fakministroj. La venonta ASEM-pintokonferenco okazos en 2006 en la finna ĉefurbo Helsinko.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004