MONATO

Arto

TEATRO

Teatraj eksperimentoj en Beogrado

De la 15a ĝis la 26a de septembro 2004 Beogrado estis la plej grava eŭropa teatra centro – kie okazis la 38a BITEF (Beograda Internacia Teatra Festivalo). Prezentiĝis 15 teatraĵoj el 12 landoj. La tradicia temo de la festivalo estis Novaj teatraj tendencoj kaj aliaj pasioj. La teatraĵoj estis montrataj en beogradaj teatroj (plej multe en „Atelje 212”, kiu iniciatis ĉi festivalon en 1967), en la Domo de junularo, en unu kinejo kaj en unu librovendejo. Ĉiam estis kaj estos novaj kreantoj kiuj opinias, ke oni povas fari pli bone, rigardi pli malproksimen, senti pli pasie, montri pli nude, krei pli nove ... Tio signifas – ĉiam estos BITEF. „Malgraŭ tio, ke la ŝtato, kie BITEF estis lanĉita, ne plu ekzistas, mi esperas, ke BITEF ne sekvos ties sorton”, diris Jovan Čirilov, selektisto de la festivalo.

Por la festivalo unuan fojon venis teatro el Tirana, krome partoprenis reprezentantoj de Serbio kaj Montenegro kaj deko da aliaj eŭropaj landoj. La premiojn de la oficiala ĵurio gajnis du surscenigoj: el Rusio („Milito kaj paco”) kaj Latvio („Romeo kaj Julietta”). Premion de la publiko gajnis kartvela pupteatra teatraĵo „La stalingrada batalo”. Aparte estis rimarkita la dramo „Filumena Marturana” fare de Eduardo de Filippo, ludita de Nacia Teatro el Rijeka, Kroatio.

BITEF-on partoprenis klasikaj, konataj kaj nekonataj dramverkistoj, novaj kaj malnovaj dramoj, sed ĉiuj aktoroj kaj reĝisoroj senlace eksperimentis, serĉis novajn manierojn de la teatra esprimado. La publiko entuziasmis, koleris, furiozis, kuraĝigis kaj kritikis la aktorojn – do plejaktive partoprenis la festivalan vivon.

Dimitrije JANIČIĆ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004