MONATO

Enkonduko

Hororo

Ĉu la islamista terorismo en Beslano atingis sian definitive plej hororan kulminon? Aŭ ĉu imageblas io eĉ pli barbara kaj kruela ol masakri en lernejo infanojn, kies sola „kulpo” estis kristaneco? Certe, pri la sanga konflikto en Ĉeĉenio kulpas ankaŭ Rusio kaj precipe ties prezidanto Putin; do oni iel povas kompreni, ke ĉeĉenoj batalas kontraŭ ties armeo. Sed kiel ili volas pravigi torturadon kaj murdon de infanoj en najbara lando? Tiamaniere ĉeĉenaj ribeluloj ne akiros subtenon por sia celo, aŭtonomio.

Sed timigis min, kiel ĵurnaliston, ankaŭ alia afero ligita al tiu katastrofo: la oficialaj reagoj. Jen estis la provo de lokaj aŭtoritatoj kaj en Moskvo, kaŝi la veron kaj mensogi. Putin forpeligis eĉ ĉefredaktoron de renoma gazeto, ĉar ĝi raportis „tro detale”. Tio memorigis min pri la sovetia epoko, kiam ekzemple dum tagoj Moskvo silentis pri la atom-katastrofo de Ĉernobilo. Kaj nun Putin anoncis eĉ pliajn restriktojn en sia „stirata demokratio”, kiel li eŭfemisme nomas sian diktaturon. Sekret-servisto Putin plifortigos la sekretan servon, kvankam kritikantoj asertas, ke jam delonge Rusion ne plu regas ministraro sed la sekreta servo, kiu estas eĉ pli potenca ol la tiama fifama KGB. La amas-komunikiloj preskaŭ ĉiuj jam estas direktataj de cenzuro; libera ĵurnalismo en Rusio malaperis. Eĉ eksterlandaj korespondantoj devas timi reprezaliojn.

Kiel okcidentaj demokratioj reagas al tio? Malkaŝan kritikon oni aŭdas preskaŭ neniam, nek pri la milito en Ĉeĉenio nek pri regado de Putin. Germana kanceliero Schröder [ŝreder] nomas lin amiko kaj ĉiel subtenas lin. Inter amikoj oni devas paroli ankaŭ malkaŝe, se io estas kritikinda, ĉu ne? Sed mi dubas, ke Schröder faras tion, kvankam Putin perfekte parolas la germanan.

Certe, post pli ol duonjarcenta sovetia diktaturo neniu povis atendi, ke tuj Rusio fariĝos demokrata. Sed neniu povas kompreni, ke Putin returnas la radon de historio, eliminante jam atingitajn demokratajn reformojn. Ĉu eble baldaŭ ankaŭ Monato estos denove malpermesata en Moskvo?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004