MONATO

Politiko

Eŭropo – ekzemplo de bono kaj malbono

Aldone al sia historia eseo pri la originoj de Eŭropa Unio (EU) Umberto Broccatelli, multjara aktiva membro de itala sekcio de Eŭropa Unio de la Federistoj kaj atentema observanto de la eŭropa unuiĝo, konsentis intervjuiĝi pri la nuna situacio de EU.

MONATO: Ĉu EU estas nova ŝtata formo sui generis? Ĉu EU malnecesigos suverenajn eŭropajn ŝtatojn?

Broccatelli: EU ne estas ŝtato, sed ia speco de „konfederacio”, nome kunaĵo de ŝtatoj, kiuj interkonsentis pri komunaj agadoj en difinitaj kampoj, sed kie la fina decidopovo ankoraŭ nun restas ĉe la ŝtatoj. Se EU donos al si politikan unuecon, nome, se ĝi fariĝos ŝtato, tio estas federacio, tiam suvereneco de la unuopaj ŝtatoj transiros al ĝi, sed nur pri difinitaj kampoj – kiel mono, defendo kaj ekstera politiko; pri ĉiuj ceteraj kampoj ĝi restos ĉe la ŝtatoj. Tio estas la federacia principo pri disdivido de la suvereneco. Pri mono la ŝtatoj fakte jam rezignis pri sia suvereneco per la enkonduko de eŭro. Se EU fariĝos ŝtato en la supre dirita senco, ĝi povos ludi estonte la rolon de tria monda povo apud Usono kaj Ĉinio.

MONATO: Sur kiu vojo vi vidas la union? Ĉu plua plilarĝigo malebligos pliprofundiĝon? Kian EU ni havos en la jaro 2010?

Broccatelli: Miaopinie estus pli bone plifortigi la EU-instituciojn antaŭ la plilarĝigo. Plua plilarĝigo certe malfaciligos la unuiĝon. La sola ŝanco konstrui politikan unuiĝon estas miaopinie interkonsento de kelkaj membroŝtatoj por starigi inter si pli fortan ligon kun federaciaj trajtoj, kiu restu kiel membro de la konfederacia EU, malfermite al ĉiuj estontaj aliĝoj. Ĉu kaj kiam tio okazos, mi ne scias.

MONATO: Ĉu sufiĉas demokratiigi ŝtatojn por eviti militojn inter ili?

Broccatelli: Per si mem, ne. Tamen demokratiaj ŝtatoj povas kunlabori kaj starigi komunajn instituciojn, kiuj evitigu militojn, kiel okazis en Eŭropo post la dua mondmilito.

MONATO: Ĉu vi vidas tendencojn al supernaciaj ŝtatformoj ankaŭ en aliaj mondopartoj?

Broccatelli: Ekster Eŭropo oni atente rigardas tion, kio okazas en Eŭropo. Ĝi estis ekzemplo al aliaj mondopartoj, ĉu pri malbono – naciismo, ĉu pri bono – homaj rajtoj, demokratio. Se ĝi sukcesos vere unuiĝi politike, tio estos forta ekzemplo por aliaj mondareoj. Sed federaciaj principoj povas funkcii nur tie, kie ekzistas demokratio.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004