MONATO

Libroj

Kantaro kun fluaj tekstoj

La kantaro Kantoj por ĝojo estas ilustrita, poŝformata libreto, kiu enhavas 30 kantojn el pli ol 10 diversaj landoj aŭ regionoj. La plej multaj el ili estas popolaj kantoj el Ĉeĥio aŭ el Slovakio, la hejma regiono de la kompilinto Stanislava Chrdlova. Tamen ĝi estas interesa kaj varia elekto de amuzaj, tristaj, ĝojaj, socikritikaj kaj alispecaj kantoj.

Verŝajne, multaj esperantistoj konas kelkajn el iuj Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple, la faman Mariŝa, kisu min .... Rilate al kelkaj kantoj, ekzemple Katjuŝa, mi konstatis, ke la tekstoj el Kantoj por ĝojo estas pli belsonaj kaj fluaj ol en aliaj esperantlingvaj kantaroj.

Tre granda avantaĝo estas ankaŭ la formato: nur 11,8 cm x 16,5 cm x 0,4 cm. Do senprobleme la libreto porteblas eĉ en la plej malgranda dorsosako. Por ĉiu kanto oni trovas la tekston sub la gitaraj akordoj kaj la melodio, tiel ke facilas lerni ĉiun nekonatan kanton.

Mi trovis nur malmultajn kaj malgrandajn mankojn. Ne enestas listo kun klarigo pri la akordoj, kio estus utila helpo, precipe por homoj, kiuj nur komencis lerni ludi gitaron. La indiko „G x” estis al mi nekonata. Intertempe, mi eksciis de la eldonisto Petr Chrdle, ke „G x” ne estas akordo; oni ludu nur la noton „G”. Sur paĝo 17 mankas en la lasta linio de la vespera kanto Dormu, amata la akordoj. Ludu la akordojn de la unua linio: Em, Am, Em, B7, Em. La indikita gitar-akordo por la ĉenkantoj Frat' Jakobo (paĝoj 20, 21) kaj Ĉarma estas vesperbrilo (paĝo 56) estas „D”. Pli interesa sinsekvo por la unua ĉenkanto estus la akordoj: D, A, D, D, A, D, por la dua: D, A, D, G, D, G, D por ĉiu linio.

Mi bedaŭris, ke de la bela kanto Mia amato (angle: My Bonnie is over the ocean) sur paĝo 44 troveblas nur la unua strofo kune kun la rekantaĵo. Mi bedaŭras ne nur pro tio, ĉar mi tre ŝatas tiun kanton, sed ankaŭ ĉar la traduko estas vere pli belsona ol aliaj esperantlingvaj versioj, kiujn mi havas.

Entute mi rekomendas la kantaron al ĉiuj kantemuloj, kaj tre ĝojus, se aperus pluraj volumoj de tiu kantaro kun pliaj eroj, kiujn oni povus kanti ĉe kampofajro.

Wolfram ROHLOFF
Kantoj por ĝojo. Kompilitaj de Stanislava Chrdlová. Eld. Kava-Pech, Prago, 2003. 63 paĝoj. ISBN 80-85853-68-X.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2004