MONATO

Politiko

BURUNDO

Masakro ĉe rifuĝejo

Masakritaj estas 158 homoj ĉe rifuĝejo apud la landlimo inter Burundo kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Vunditaj estas kromaj 105 rifuĝintoj, kiam atakis ribelantoj. La masakro okazis ĉe rifuĝejo en Gatumba, en la burunda kampara provinco Buĵumburo, kaj 4 km for de la landlimo kun DRK.

Ĉe la rifuĝejo vivis 870 gekonganoj el la tribo de tucioj (tutsi), kiuj en junio fuĝis el DRK por eviti la tiean militon. Tamen la 13an de aŭgusto, je la 22a horo, la atakontoj ĉirkaŭis la rifuĝejon kaj ekbruligis domojn, kie dormis i.a. virinoj kaj infanoj. Tiuj, kiuj eskapis la flamojn, mortis grenade, pafile aŭ tranĉile.

La Nacia Forto por Liberiĝo (FNL), burunda ribelanta movado, kiu ankoraŭ ne parafis batalhalton, neis, ke ĝi cele atakis la rifuĝejon. Laŭ FNL: „Nia celo estis soldata bazo apud la rifuĝejo. Kiam ni aŭdis pafadon el la rifuĝejo nin celantan, ni dedicis ataki la ejon.” Ŝajne la atako estas bone planita: laŭ travivinto, la atakantoj unue ĵetis flugfoliojn en la rifuĝejon, per kiuj ili konsilis al la gekonganoj forkuri.

Terorista organizaĵo

La burunda prezidanto Domitien Ndayizeye vizitis la masakrejon kaj diris: „Kion mi vidis estas katastrofo. La internacia komunumo devas nun kompreni, ke FNL estas terorista organizaĵo. Ni devas fortigi nin por batali kontraŭ tiu ĉi movado.” Li aldonis, ke, se la atakintoj estus venintaj el DRK, Burundo laŭe reagus.

La ĉefa ribelanto-grupo en Kongo, RCD Goma, kiun subtenis Ruando dum la interna milito en Zairio, akuzis la militistaron de Kongo okazigi la masakron. Laŭdire la atakantoj uzis la lingvon, kiun oni parolas en DRK. Tamen la akuzon rebatis la registaro de DRK, kies prezidanto, Joseph Kabila, postulis internacian esplor-komisionon pri la masakro. Intertempe kondamnis la masakron i.a. la prezidanto de Ruando, Paul Kagame, kaj Afrika Unio.

La registaroj de Burundo kaj de DRK kunlaboris por enĉerkigi kaj komune entombigi la viktimojn de la masakro. Ĉe la entombigo ĉeestis i.a. la prezidanto kaj vic-prezidanto de Burundo, la vic-prezidanto de Kongo, kaj reprezentantoj kaj de Ruando kaj de Unuiĝintaj Nacioj.

SABIYUMVA Jérémie/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2004