MONATO

Enkonduko

Eraro (ne nur) lingva

Nepre mi devas korekti ion, kion mi skribis en la julia „El mia vidpunkto”. En ties lasta frazo mi uzis la formon „islama terorismo” – tipa eraro, kiun latinlingve oni nomas „lapsus linguae” (= mispaŝo lingva). Mi devus skribi pri „islamista terorismo”, ĉar kompreneble terorismo estas nek islama nek kristana nek karakteriza por iu el la mondreligioj. Unuopaj adeptoj de tiaj religioj, fanatikuloj, kiuj ofte sin mem difinas „fundamentistaj”, estas teroristoj. Sed mia misa vortumo ja implicus, ke ĉiuj islamanoj estas teroristoj. Fatala eraro, kiun mi mem ne rimarkis dum mia propra reviziado, kaj bedaŭrinde ankaŭ reviziantoj de nia revuo ne rimarkis kaj do ne korektis. Bonŝance amiko, vidinte mian tekston, atentigis min pri la mispaŝo.

Cetere, kun tia eraro lingva mi troviĝas en malbona societo de multaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj ordinaraj homoj, kiuj ne diferencigas islamismon disde islamo pro tio, ke jam de longa tempo teruras nin teroristoj, kiuj asertas agadi en la nomo de sia dio. Ĉar ili konstante aplombas tiel, iom post iom en niaj pensado kaj rezonado trompe fiksiĝas ekvacio islamo = terorismo. Al tio kontribuas ankaŭ islamlandaj politikistoj, kiuj ne klare kondamnas teroristajn fiagojn, sed tuj akuze fingromontras al teroristoj alireligiaj. Kristanoj siavice ofte neglektas, ke kaj en pasinteco kaj ankoraŭ nun ankaŭ agadis kaj aktivas teroristoj, kiuj asertis ke ili faras tion en la nomo de sia dio. Memoru la balkanajn militojn, kiam katolikaj kroatoj kaj ortodoksaj serboj buĉis sin reciproke, memoru la terorismon en Ulstero, kie oni parolas (ankaŭ ne-adekvate) pri „katolika” IRA – tiu irlanda respublika armeo sendube ne estas katolika en ĝusta maniero.

Neniu el ni estas protektita kontraŭ lingvaj eraroj, sed feliĉe ne ĉiuj estas tiel gravaj aŭ fatalaj kiel la ĉi-tema „lapsus linguae”. Mi povas nur promesi, ke estonte eĉ pli zorgeme mi relegos ĉiujn miajn verkitajn tekstojn. Kaj al vi mi estos danka, se vi atentigos min pri eraroj.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004