MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Civitanoj perdas intereson pri Eŭropo

La balotoj por la Eŭropa Parlamento (EP) rezultigis fortigon de la centra-dekstra bloko kaj malfortigon de la centra-maldekstra bloko en la parlamento, kiu komencas sian laboron, kiu daŭros ĝis la somero de 2009. La liberaluloj povas ĝoji pri gajno, malkontentetas la verduloj kaj maldekstraj partioj pro leĝeraj perdoj. Granda gajninto tamen estas la grupo de la „aliuloj”. 66 individue elektitaj personoj aŭ reprezentantoj de randgrupoj, kiuj (ankoraŭ) ne alianciĝis kun frakcio, akiris mandaton – preskaŭ ĉiu deka EP-ano apartenas al tiuj „aliuloj”, pli ol duoble pli, ol en la pasinta EP. Inter ili estas plejparte eŭropskeptikuloj aŭ kontraŭ-eŭropaj politikistoj.

Interesa konstato estis, ke la civitanoj de Eŭropa Unio (EU) kutime voĉdonis kontraŭ la reganta partio de la lando. Plej okulfrapaj estis la detruaj perdoj de la britaj, polaj, ĉeĥaj kaj germanaj socialdemokratoj, sed ankaŭ de la francaj kaj italaj centra-dekstraj partioj. En impresaj 19 el 25 landoj la plej forta partio de tiuj ĉi eŭropaj balotoj estis opozicia partio.

En la 732 membrojn nombranta EP la kristandemokrata frakcio EPP-DE restas kun 278 mandatoj (37,98 %) la plej granda politika grupo, sekvas la socialdemokrata PES kun 199 seĝoj (27,19 %). La tria plej granda grupo estas la liberaluloj (ELDR) kun 9,15 %, iom antaŭ la „aliuloj” kun 9,02 % (vidu la apudan grafikaĵon).

Malmulta partopreno

Por la sesa fojo sinsekve la partopreno en la balotoj falis al novaj malaltoj. Kun 45,5 % da partopreno tra tuta Eŭropo la kvanto falis je pli ol 4 % kompare kun la antaŭaj elektoj dum 1999. Ŝoke malalta balota partopreno estis registrita por la novaj EU-membroŝtatoj, kie nur 26 % de la voĉdonrajtantoj utiligis sian demokratan rajton. Plej malaltaj ciferoj (ĉirkau 20 %) estis en Slovakio kaj Pollando.

La falo de intereso pri la balotoj por EP malkoincidas kun la kreskanta signifo de tiu ĉi institucio, kiu komence havis pure konsultan funkcion, sed dum la lastaj jardekoj sukcesis ricevi ĉiam pli kaj pli da leĝdonaj povoj kaj fariĝas grava instanco de kontrolo en la brusela potenckonstruaĵo. EP-prezidanto Pat Cox [pet koks] riproĉis la landajn registarojn de la novaj membroŝtatoj, ke ili ne sukcesis mobilizi siajn civitanojn al la balotado. Politikistoj de ĉiuj partioj esprimis sian zorgon pri la malaltaj ciferoj de partopreno.

„Ni devas konvinki la homojn, ke ili voĉdonu. Estas tre grave komprenigi al la civitanoj, ke ilia kontribuo estas grava”, diris Enrique Baron Crespo [enrike baron krespo], PES-frakciestro. Reage al ĵurnalistoj Romano Prodi, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, bedaŭris la malaltan partoprenon kaj cerbumis pri eblaj solvoj: „Ni devas konstrui Eŭropon kun videblaj agoj. Ni volas montri al la civitanoj, ke ni scipovas trakti la problemojn.”

Fortigitaj eŭropskeptikuloj

Alia fenomeno de tiuj ĉi eŭropaj balotoj estis la forta kresko de eŭropskeptikaj aŭ popolismaj partioj je la kosto de la tradiciaj partioj. Plej granda ŝoko por la potenculoj estis la brita rezulto, kie la UK Independence Party (Sendependiga partio), kiu kampanjas por retiriĝo de Britio el EU, gajnis 17 % kaj 12 seĝojn kaj tiel fariĝis la tria plej forta brita partio. La eŭropskeptikaj parlamentanoj tamen „konsistigas nur 10-15 procentojn de la tuto”, atentigas Cox. Eŭropskeptikaj partioj gajnis ankaŭ en Svedio, kie la EU-kritika Junilistan (Junia listo) akiris la trian rangon en la hierarkio de partioj.

Memorinda estis la balot-tago ankaŭ por la ekstremdekstra Vlaams Blok en Belgio, kie la partio ricevis 14,3 %, fariĝante la dua plej granda partio en Flandrio. La partio estas por sendependa Flandrio kaj estis antaŭ nelonge kondamnita pro rasismo. La popolisma partio Samoobronaen (Memdefendo) en Pollando gajnis 11,5 % pro sia kontraŭ-eŭropa kampanjo kaj sendos sep EP-anojn.

Du kandidatoj, kiuj kampanjis por pli da travidebleco, estis aparte sukcesaj. Nederlandano Paul van Buitenen, kiu famiĝis en 1998, malkaŝinte financajn trompon kaj misadministradon en la EU-institucioj, gajnis du seĝojn por sia listo Eŭropo travidebla. Same sukcesa estis aŭstra EP-membro Hans-Peter Martin, kiu asertis – sen povi liveri pruvojn – ke liaj gekolegoj misuzis la kompenssistemon. „Eŭropskeptikismo estas parto de tio, kion civitanoj pensas pri Eŭropo. Sekve la Eŭropa Parlamento spegulu fidele, kio okazas en Eŭropo”, trankviligas Prodi, kiu tamen ankaŭ ne kaŝas sian zorgon pri la plifortiĝo de tiu tendenco.

Perspektivoj

Regado en EU ne fariĝis pli facila per tiu ĉi balotado. Jam antaŭe en la parlamento en Strasburgo estis kun sep frakcioj pli da grupoj, ol en la plimulto de landaj parlamentoj. Nun ĝi iĝos ankoraŭ pli heterogena. Ĝis nun la grandaj kristandemokrata kaj socialdemokrata frakcioj kune regis en la plimulto de politikaj demandoj. Tiu neoficiala koalicio ankaŭ en la venonta parlamento pludaŭros.

La motivoj de la balotantoj estas kompreneblaj nur surbaze de nacia fono. Multaj civitanoj ne plu povas simpatii kun la perspektivoj, prezentitaj de iliaj registaroj, aŭ entute ne rekonas iujn perspektivojn. Suferas pro tio tiu baloto, kiu rilatas plej malmulte al tiuj naciaj perspektivoj. Sekvo estas puno de la reganta(j) partio(j). Tiun tendencon fortigis la tradicio emfazi naciajn temojn dum la eŭropa balotkampanjo. Malofte eŭropaj temoj estis serioze pritraktitaj. Eŭropo tro ofte malĉeestis en multaj kampanjoj, opinias Cox.

Opoziciaj partioj devis nur alvoki la civitanojn uzi la eŭropan baloton por puni la registaron – kun sukceso. Tiamaniere la eŭropaj balotoj fariĝis ludilo de la kurtperspektivaj interesoj de partioj, kio premisas malinteresitan kaj malinformitan publikon. Provoj bongustigi Eŭropon preskaŭ komplete mankis.

Malgraŭ pluraj negativaj tendencoj oni ne forgesu la historie gravan signifon, kiu estas ligita al tiu eŭropa baloto, kiu la unuan fojon en la historio de Eŭropo kunigis pli ol 155 milionojn da homoj en libera kaj sekreta baloto por komuna politika reprezento. Tio en si mem jam estas grava evento.

Kompletan superrigardon de la rezultoj liveras la retpaĝaro pri EU-balotoj www.elections2004.eu.int.

Marko Naoki LINS
Partia akronimo Plena nomo Elcentaĵo en %
EUL/NGL Konfederacia Grupo de la Eŭropa Unuiĝinta Maldekstro/Norda Verda Maldekstro 5,33
PES Partio de Eŭropaj Socialistoj 27,19
GREENS/EFA Verduloj/Eŭropa Libera Alianco 5,6
EDD Eŭropo de Demokratioj kaj Diversecoj 2,05
ELDR Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio 9,15
EPP-DE Eŭropa Popola Partio-Eŭropaj Demokratoj 37,98
UEN Eŭropo de la Nacioj 3,69
OTHERS Aliuloj 9,02

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004