MONATO

Politiko

BALKANIO

Hirundoj de la estonteco

Kunsidis fine de majo en Tirano, Albanio, membroj de la Klubo de Politikistoj de Balkanio, kies fondinto estas Ĵelju Ĵelev, prezidanto de Bulgario dum la unua kvinjaro post 1990. Partoprenis la kunsidon ankaŭ prezidintoj de Turkio, Makedonio kaj Albanio kune kun politikistoj el la regiono. Ĉeestis ankaŭ la nuna ĉefministro de Albanio, Fatos Nano.

En sia parolo Nano atentigis pri la minacoj al integriĝo en Balkanio. Li substrekis, ke kelkaj politikistoj sin turnas al naciismo, instigante disputojn kun najbaroj. Laŭ Nano, la malfermo de merkatoj en kaj ekster Balkanio, interrilatoj kun unuiĝinta Eŭropo kaj libera komerco kuŝas centre de la naciaj kaj regionaj interesoj. Li esprimis sian konvinkon, ke la ŝtatoj de la regiono, ankoraŭ ne aliĝintaj al Eŭropa Unio (EU), povas tion realigi ĝis la jaro 2015.

Sali Berisha, iama albana prezidanto, menciis kiel ĉefajn taskojn por la balkanaj landoj la liberajn balotojn, starigon de jura ŝtato kaj la batalon kontraŭ la organizita krimado. Aldone li diris, ke la difino de la statuso de Kosovo kaj Montenegro, apliko de la interkonsento de Ohrid kaj liberaj balotoj en Albanio estas antaŭkondiĉoj por stabiligi la politikon en Balkanio.

Junaj gvidantoj

Samtempe okazis en Tirano internacia renkontiĝo de reprezentantoj de junularaj organizoj el Balkanio. La evento celis starigi reton de junaj gvidantoj el la regiono, kiuj per renkontiĝoj alportos novajn ideojn por progresigi la balkanajn landojn.

La eksa prezidanto de Albanio, Rexhep [reĝep] Meidani, alparolis la kunvenon kaj plifortigis la ideon de George Soros pri iaspeca ekonomia spaco, bazita sur reciprokaj interkonsentoj. La junaj partoprenantoj opiniis, ke pli bona estus tutregiona integriĝo kun EU.

La gejunuloj estis akceptitaj de la nuna albana prezidanto, Alfred Moisiu, kiu alvokis: „Batalu, por ke nian regionon ne plu trafu militoj!” Li nomis la partoprenantojn „hirundoj de la estonteco” kaj esprimis sian kontenton, ke serboj kaj albanoj renkontiĝas kaj kundiskutas. Li rimarkis, ke Germanio kaj Francio intermilitis 200 jarojn, aldonante, ke nun ili fruktodone kunlaboras.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004