MONATO

Arto

BELGIO

Plensukcesa omaĝo al Jacques Brel

„Mi deziras al vi antaŭ ĉio, ke vi estu vi mem”. Tiel oni proklamis je la fino de la ekspozicio Brel – la rajto je revo, kiu prezentis honore al la 25a mortojaro de la fama belga kantaŭtoro lian vivon kaj verkadon. Dum 2003 en Bruselo okazis multaj celebraj aranĝoj pri Brel.

La granda ekspozicio, preparita de la Brel-fondaĵo, invitis la vizitantojn dediĉi plurajn horojn al la kantisto. Jacques [ĵak] Brel apartenu al neniu, escepte eble al sia publiko. Ĉiu havu la rajton revi pri „sia propra Brel”, diras France Brel, estrino de la fondaĵo kaj la meza el tri filinoj de la kantisto. Per aŭdvida vojaĝo – purigita de la malglataĵoj kaj ekscesoj de la artista biografio – la vizitanto fariĝis intima amiko de Brel, aŭdis liajn revojn kaj ekkonis lian vivon plenan je malvenkoj, triumfoj kaj aventuroj. Filmoj, intervjuoj kaj liaj kantoj kontribuis al tio. La voĉo de Brel akompanis kiel ruĝa fadeno la tutan ekspozicion, kiu bonvenigis pli ol 200 000 vizitantojn.

La ekspozicio, kostinta milionojn da eŭroj, ne estis la sola dediĉo de Bruselo al unu el siaj plej konataj filoj. Surbaze de speciala mapo oni povas viziti kafejojn, itinerojn kaj teatrojn, kiujn la muzikisto ofte kaj ĝoje frekventis – ekzemple la operejon ĉe la Munt-placo, kie Brel surscenis en la muzikteatraĵo L'homme de la Mancha (La homo de la Manĉo), aŭ la etosplenan drinkejon La Mort Subite (La subita morto), en kiu Brel ege bonfartis. Brel ankaŭ estis ofta gasto en la restoracio Chez Vincent (Ĉe Vincent) en Rue des Dominicains. Oni povas imagi la bruselan kanzoniston, kiel li manĝis kun geamikoj aŭ kun la familio mitulojn kun fritoj, akompane de vino aŭ biero.

La Brel-itinero tra la urbo kutime finiĝas ĉe la Brel-fondaĵo, en kiu funkcias eta konstanta ekspozicio omaĝe al la artisto. Tie oni povas spekti en kineja saloneto lian finan koncerton en la pariza muzikpalaco Olympia en 1966. Dekoj da artaj prezentoj: fotoekspozicioj, muzikokoncertoj, kabaredo, son- kaj lum-spektakloj, prilumis la artiston kaj personon Brel. Belgaj gazetlegantoj voĉdonis por Ne me quitte pas (Ne forlasu min) kiel lia plej populara kanzono. Verŝajne ankaŭ ne estis koincido, ke en 2003 aperis kompakta disko kun kvin ĝis nun ne eldonitaj kantoj de Brel.

Pliaj informoj pri Jacquel Brel: www.jacquesbrel.be/.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2004