MONATO

El mia vidpunkto

Morala degenero

Kia fatala simbolo! Usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] volas donaci novan, modernan karceron al Irako. Ĝi staru en Bagdado anstataŭ la skandal-karcero, en kiu unue mistraktis kaj torturis la adeptoj de Sadam kaj poste usonaj soldatoj irakajn kaptitojn. Bush diris, ke malkonstruo de tiu karcero estus „konvena simbolo por la rekomenco de Irako”. Vere, por demokratiigi Irakon – precipa celo proklamita de Usono por pravigi sian militon tie – moderna karcero sendube estas la plej necesa, kaj tiel oni povus forviŝi la krimojn faritajn en la nomo de demokratio, ĉu ne?

Horor-fotoj

Tiu ĉi mispaŝo, kiu tuj provokis protestojn de irakanoj, estis la provizore (eble) lasta en longa vico da eraroj, misfaroj, stultaĵoj, skandaloj kaj krimoj dum kaj post la milito, kiu dekomence estis krimo kontraŭ la normoj de internacia juro. Kaj nun, post la aperigo de hororaj fotoj pri la barbare torturitaj kaptitoj, definitive oni komprenas, kial Usono strikte rifuzas agnoskon de la monda puntribunalo kaj elmarĉandis imunecon por siaj soldatoj. Tiuj torturadoj estas aparte abomenindaj, ĉar ili vundas ne nur la korpon sed precipe kruele la animon de irakanoj per humiligo kontraŭ la seks-kulturo islama kaj homa digno. Per tio ne nur Usono sed la tuta okcidenta mondo perdis sian moralan reputacion laŭ katastrofa dimensio.

Nun iuj opinias, ke oni povas regajni tiun reputacion per tio, ke oni senkompate malkaŝas ĉiujn torturkrimojn, kaj ke tio montras la superecon de demokratia reĝimo kompare al diktatora, kia estis tiu de Sadam. Kaj oni laŭdas, ke nur demokratio havas forton kaj kapablon de mempurigado, ke nur en demokratia sistemo nenio povas resti kaŝita. Tia argumentado ege odoras je hipokriteco.

Perversaĵoj

Por la viktimoj ne estas diferenco, ĉu oni torturas ilin komisie de diktatoro aŭ de demokrato, la suferoj estas la samaj. Krome ni rajtas supozi, ke sub Sadam ne okazis tiaj abomenindaj seks-perversaĵoj. Kaj ne estas vero, ke oni ne sciis pri la krimoj de la despota monstro: Amnestio Internacia kaj aliaj human-organizaĵoj ĉiam estis bone informitaj kaj daŭre informis pri ties kruelaĵoj. Ĉu ne Bush mem pravigis sian krucmiliton kontraŭ Irako interalie per tiuj kruelaĵoj? Krome oni asertas, ke la fiagoj de usonanoj estis nur mispaŝoj de unuopuloj, dum en Irako antaŭe la ordonoj venis de tute supre. Sed, ho ve, ankaŭ usonaj torturintoj diris, ke ili ne agis meminiciate, sed laŭ instrukcioj de superuloj; la demando estas, ĝis kiu supera grado oni devas serĉi.

Jes, unu diferenco tamen ekzistas: usonaj krimintoj devis veni antaŭ arme-tribunalojn; en diktatura Irako krimintoj ĝuis protekton de superuloj kaj ne estis punataj. Tamen, se tiajn barbaraĵojn usona tribunalo punas per nur unujara malliberigo kaj forpelo el la armeo, oni devas demandi, ĉu tiom milda puno estas konvena. Kaj oni devas demandi, kial akuzoj ne estis jam tuj post kiam interne de la usona armeo oni eksciis pri la torturoj, sed nur longe post publikigo de pruvaj fotoj? Kial la usona milit-ministro ne tuj reagis, kiam li ricevis koncernajn raportojn de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco? Kaj se ne ekzistis ordonoj por torturado, kial la armeo post la skandalo mildigis koncernajn instrukciojn? Fine, se oni tiom laŭdas la mempurigan kapablon de la usona demokratio, kial la ministro ne tuj demisiis aŭ kial Bush, plej alta militisto, ne tuj eloficigis lin? Ĉu eble, ĉar la ministro perfekte realigas la planojn de Bush?

Nutraĵo por terorismo

Cetere ekzistas unu tre grava diferenco inter Sadam kaj Bush: en diktaturo subpremado kaj torturado estas esenca parto de la reĝimo, kaj oni scias, ke tio okazas – en demokratio torturado estas leĝe malpermesata; ĝi devas ne okazi. Respekto al homaj rajtoj estas esenca parto de demokratio. Sed Usono suspendis tiujn rajtojn kaj leĝojn por irakaj kaptitoj. Jen la vera skandalo, jen la morala degenero. La damaĝojn, kiujn kaŭzis tio, ĉiuj okcidentaj landoj (ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭis la militon) dum longa, longa tempo ne sukcesos forigi. La kelkaj lamaj pardonpetoj fare de usonaj politikistoj kaj militistoj ŝanĝas nenion en tiu giganta kaj ekstrema hontiga skandalo. La abismo inter la kulturoj islama kaj okcidenta fariĝis pli ol iam netranspontebla. Kia bonega nutraĵo por islama terorismo, kiun Bush volas kontraŭbatali!

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004