MONATO

Libroj

Verda matematiko

En 2003 la eldonejo Kava-Pech aperigis gravan informlibron por matematikistoj-esperantistoj, verkitan de Marc Bavant. Temas pri oklingva matematika vortaro kun ĉirkaŭ 1500 nocioj. La ok lingvoj estas la germana, angla, franca, rusa, ĉeĥa, hungara, pola kaj, nature, Esperanto. Duonon de la libro konsistigas vortaraj artikoloj kun matematikaj difinoj, simboloj, kuntekstaj indikoj, ekzemploj ktp (ĉio en bona Esperanto), la resto konsistas el indeksoj, necesaj por tradukado. En la volumo troviĝas ankaŭ 15 paĝoj de ilustraj platoj kaj sufiĉe ampleksa antaŭparolo, pridiskutanta la fontojn, la principojn por elekto de terminoj ktp. La aŭtoro mallonge pritaksas antaŭajn esperantajn matematikterminarojn (de R. Bricard, R. Hilgers-Yashovardan, D. Deneva, J. Werner, O. Reiersøl), Komputadan Leksikonon de S. Pokrovskij kaj matematikajn partojn de ĝeneralaj esperantaj vortaroj.

Por kio la vortaro de Marc Bavant estas utila al esperantistoj? Unue, por tradukado de popularsciencaj kaj lernejaj matematikaj tekstoj, eĉ bazaj universitataj lernolibroj pri matematiko. Due, la vortaro helpas ankaŭ ĉe tradukado de tekstoj sur la nivelo de matematikaj gazetoj kaj konferencoj, kvankam por tiu celo la vortprovizo de 1500 konceptoj certe ne sufiĉas. (Neesperantaj du- kaj mult-lingvaj poruniversitataj matematikaj vortaroj kutime enhavas de 4000 ĝis pli ol 70 000 kapvortojn, bedaŭrinde sen difinoj.) Trie, al verkontoj de matematikaj tekstoj en Esperanto la nova vortaro de Marc Bavant donas abundon da modelaj esprimoj kaj parolturnoj. Kvare, la libro povas servi kiel malgranda enciklopedio pri matematiko.

Estas rimarkinde, ke la aŭtoro dediĉas atenton al gramatikaj problemoj, ofte renkontataj en matematikaj tekstoj, ekzemple al la fifama matematika vortkombino „tia ke”.

La tuta libro estas verkita per agrabla kaj kohera lingvaĵo. Tajperaroj estas tre malmultaj.

Resume, temas pri valora leksikono, koheriganta la esperantan matematikan terminologion, kaj ni ĝojas, ke la libro ekzistas. Verŝajne danke al ĝi nun pli multe da matematikistoj-esperantistoj kuraĝos prezenti en Interreto sian matematikan agadon ne nur angle, sed ankaŭ esperante.

Anna kaj Mati PENTUS
Marc Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2003. 231 paĝoj kudre binditaj. ISBN 80-85853-65-5.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004