MONATO

Lingvo

EŬROPA UNIO

Babele babili

Legante la amaskomunikilojn, mi havas la impreson, ke la popolo de Eŭropa Unio (EU) celas konstrui novan turon de Babelo. Ĉi-jare, dum la EU-prezidanteco de Irlando, okazis en tiu lando serio da konferencoj de ministroj kaj aliaj respondeculoj de la unio. Ĉe tia kunveno pri la projektata Carta Magna (Granda ĉarto) reprezentanto de la hispana registaro prezentis peton, ke la tiel nomataj „kunoficialaj” lingvoj – t.e. la regionaj lingvoj, agnoskitaj kiel oficialaj – ricevu de EU apartan rekonon. Temas specife pri la kataluna, la eŭska kaj la galega. Oni petis, ke la estonta konstitucio de la unio estu tradukita en tiujn lingvojn kaj ke la civitanoj havu la rajton komunikiĝi kun EU-instancoj kaj ricevi respondon en siaj idiomoj. La peto estu aplikebla ne nur al la regionaj lingvoj de Hispanio, sed ankaŭ al etnaj kaj minoritataj idiomoj, parolataj en la teritorio de aliaj membro-ŝtatoj, ekzemple en Francio kaj Estonio.

Laŭ la statuto de EU, la civitanoj rajtas, en siaj rilatoj kun EU-instancoj, uzi iun ajn el la aktualaj 20 oficialaj laborlingvoj, t.e. la germana, franca, angla, itala, hispana, pola, nederlanda, greka, portugala, ĉeĥa, hungara, sveda, slovaka, dana, finna, litova, latva, slovena, estona kaj malta. La hispana registaro proponas, ke aldoniĝu al tiu listo paragrafo, permesanta uzadon de „iu ajn lingvo, kiun ĉiu membro-ŝtato determinu inter tiuj, kiuj ĝuas oficialan rekonon en ĝia tuta teritorio aŭ en parto de ĝi”.

Tamen, ne nur la hispana registaro aspiras al rekono de tiaj lingvoj. Granda premgrupo en Irlando, la tiel nomata Forumo, postulas, ke la irlandgaela, laŭkonstitucie la unua oficiala lingvo de la respubliko, estu akceptita kiel laborlingvo de la unio. Ĝis nun la irlanda registaro ne insistis pri tio, sed kontentiĝis per la agnosko de nur la dua oficiala lingvo de la ŝtato, nome la angla.

En Skotlando, kiu havas, krom la angla, du indiĝenajn lingvojn: la gaelan (parencon de la irlanda) kaj la malaltejan skotan (antaŭe nomatan „skotangla”), pli kaj pli da homoj deziras, ke tiuj idiomoj estu oficiale agnoskitaj. Skotaj respublikanoj, kiuj deziras, ke ilia lando estu sendependa membro-ŝtato de EU, verŝajne postulos, ke la skotgaela kaj skota iĝu oficialaj laborlingvoj.

Oni povas imagi, ke la parolantoj de la rusa en la baltaj landoj, kiuj certe sumiĝas je multe pli ol miliono da homoj, ne prokrastos postuli, ke ankaŭ ilia lingvo estu oficiale rekonita.

Ne mirinde, ke pli kaj pli aperas en la amaskomunikiloj (ekzemple, en la brita radio-televida kompanio BBC, gravaj ĵurnaloj ktp) hezitemaj sugestoj, ke eble finfine valorus esplori la eblon adopti Esperanton kiel eventualan kontribuaĵon al solvo de la gravega problemo de kreskanta Babel-turo ene de la EU-komunumo.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004