MONATO

Moderna Vivo

IRLANDO

Eta urbo, ega perturbo

Kadre de la ĉi-jara irlanda prezidanteco de Eŭropa Unio estas aranĝitaj pluraj konferencoj en la Verda Insulo. Unu – neformala kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj – okazis en Tullamore [tulamór] (irlandlingve: Tulach Mhór), agrabla sed nek eminenta nek speciale interesa kampara urbeto en meza Irlando. Tie tamen loĝas Brian Cowen [brajan kaŭn], la respondeca irlanda ministro.

La konferencejo estis proprietaĵo de loka entreprenisto kaj membro de la urba konsilantaro, kiu fidele apogas la majoritatan politikan partion Fianna Fáil („batalantoj de l' destino”). Kvankam unu el du modernaj hoteloj en Tullamore, ĝi ne estas aparte luksa laŭ internaciaj kriterioj. Kurioze, en la sama semajnfino kiel la EU-evento, okazis kunveno de la irlanda verdula (ekologia) partio – ne en hotelo, sed en bele konservita 18a-jarcenta kastelo. Do iasence la kunveno de eta politika partio pli imponis ol tiu de EU-ministraro.

Tendara vilaĝo

Neniam en la historio de Tullamore vidiĝis tiom da febraj preparoj kaj rimedoj kontraŭ eblaj atencoj. Stratoj estis baritaj, butikoj apud la hotelo fermitaj, ĉie videblis policanoj, kaj la kutima stabo de la hotelo estis anstataŭita de aparte elektita dungitaro. Trans la strato antaŭ la hotelo estis konstruita provizora ponto por ligi tiun kun kontraŭa sportkampo, kie troviĝis tendara vilaĝo por 350 ĵurnalistoj kaj ilia ekipaĵo.

Urbanoj, kiuj intencis partopreni la konferencon de la verda partio, devis ĉirkaŭiri la urbon por atingi la kastelon. Tullamore aspektis kvazaŭ sub milita regado, kvankam la etoso estis pli amikeca ol timiga, kaj la policanoj estis bonhumoraj. Malgraŭ la ĝeno, loĝantoj sentis sin fieraj, ke tiel grava konferenco okazis en ilia urbo. Ĉie vidiĝis la blua EU-flago kaj tiuj de membro- kaj kandidato-ŝtatoj. En butikoj oni ŝilde bonvenigis ministrojn kaj ĵurnalistojn, dum en trinkejoj kaj hoteloj okazis koncertoj por celebri la okazon.

La lasta „internacia” konferenco en Tullamore estis kunveno de irlandaj esperantistoj okazinta antaŭ pli ol jardeko.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004