MONATO

Politiko

LITOVIO

Falo de prezidanto

Litovio aniĝis en Eŭropa Unio (EU) sen sia prezidanto Rolandas Paksas. Tri semajnojn antaŭ la formala aniĝo (komence de majo) Paksas estis elpostenigita pro akuza proceso: la unua ŝtatestro en moderna eŭropa historio, kiu tiamaniere eksprezidantiĝis.

Komenciĝis la krizo lastan oktobron, kiam sekurecaj servoj indikis, ke rusa komercisto, Jurij Borisov, kiu finance subtenis Paksas dum la elektokampanjo, probable kunlaboras kun rusaj specialaj servoj kaj eble interrilatas kun landoj favoraj al terorismo. Borisov postulis altan postenon en la prezidantejo kaj, nenion ricevinte, minacis la prezidanton. Tiu havigis al la ruso litovian ŝtatanecon: tiun agon konstitucia juĝisto taksis kontraŭleĝa. Krome parlamenta komisiono trovis, ke oficistoj ĉe la prezidantejo asociiĝis kun krimaj grupoj.

Diversflanke oni petis, ke Paksas demisiu. Anstataŭe, tamen, li traveturis la landon, serĉante apogon inter simplaj provincanoj. Antaŭ homamasoj li ripetadis, ke li sentas sin neniel kulpa, aldonante, ke li kredas sin viktimo de cirkonstancoj.

Akuzoj

En decembro parlamentanoj lanĉis kontraŭ Paksas akuzan proceson: komisiono devis esplori akuzojn kontraŭ la prezidanto kaj anonci siajn konkludojn, kiujn poste pritaksos konstitucia juĝo. En aprilo parlamentanoj voĉdonis pri tri kontraŭprezidantaj akuzoj: ke Paksas liveris al Borisov ŝtatanecon, ke la prezidanto informis la ruson, ke ŝtataj institucioj interesiĝas pri li kaj eventuale kontrolas liajn telefonkonversaciojn, kaj ke la prezidanto provis ekspluati sian postenon por komerce antaŭenigi privatajn familiajn interesojn.

Rezulte: post 13-monata kaj 11-taga prezidanteco Paksas fariĝis privata civitano: jen la tria fojo en la kariero de Paksas, ke li kontraŭvole elposteniĝis. Nova prezidanta elekto en Litovio koincidos kun elektoj al la Eŭropa Parlamento en junio: provizora prezidanto estas la parlamentestro Arturas Paulauskas, kiu laŭdire forte ambicias la prezidantecon.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004